Graflando Sligo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
nova artikolo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:27, 13 apr. 2007

La graflando Sligo (irlandlingve Contae Shligigh) estas unu el la graflandoj de la Respubliko Irlando, lokita je la okcidento de la insulo, en la provinco Connacht. Ĝi etendiĝas sur 1836 km² kaj havas proksimume 60000 loĝantojn. La irlandlingva nomo, "Sligeach", signifas « Areo abundanta je konkuloj ».

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Graflando Sligo
graflando de Irlando
Statistikoj
Provinco: Connacht
Ĉefurbo: Sligo
Areo: 1 836 km²
Loĝantaro: 60 863
vdr
Blazono
Blazono

La ĉefurbo de la graflando estas Sligo, kun ĉirkaŭ 18000 loĝantoj.

Geografio

Sligo havas landlimojn kun la graflandoj Mayo (okcidente), Roscommon (sude), kaj Leitrim (oriente).

Kulturo kaj vidindaĵoj

La poeto kaj Nobel-laŭreato William Butler Yeats (1865-1939) travivis la plej grandan parton de sia junaĝo en norda Sligo, kaj la belaj pejzaĝoj de la graflando (precipe la insulo Innisfree sur la lago Lough Gill) multe kontribuis al la inspirado de lia poezio. Diris Yeats : « la loko kiu plej influis mian vivon estas Sligo ».

La fama tombejo da ŝtonegoj de Carrowmore troviĝas en la graflando Sligo.

Urboj kaj vilaĝoj

Vidu ankaŭ