La espero: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Rubidium (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
alidirektiligis
 
Linio 1:
#REDIRECT [[La Espero]]
<i>La espero</i> estas poemo de [[L. L. Zamenhof]] (1859-1917), sed unu alia persono skribis la muzikon.
 
: En la mondon venis nova sento,
: Tra la mondo iras forta voko;
: Per flugiloj de facila vento
: Nun de loko flugu ĝi al loko.
: Ne al glavo sangon soifanta
: Ĝi la homan tiras familion:
: al la mond' eterne militanta
: Ĝi promesas sanktan harmonion.
 
 
: Sub la sankta signo de l' espero
: Kolektiĝas pacaj batalantoj,
: Kaj rapide kreskas la afero
: Per laboro de la esperantoj.
: Forte staras muroj de miljaroj
: Inter la popoloj dividitaj;
: Sed dissaltos la obstinaj baroj,
: Per la sankta amo disbatitaj.
 
 
: Sur neŭtrala lingva fundamento,
: Komprenante unu la alian,
: La popoloj faros en konsento
: Unu grandan rondon familian.
: Nia diligenta kolegaro
: En laboro paca ne laciĝos,
: Ĝis la bela sonĝo de l'homaro
: Por eterna ben' efektiviĝos.
 
 
((more verses found on the web, are there still any more verses?))
 
Oni kantas ghin himne en la monda kongreso.