Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Grasyop (diskuto | kontribuoj)
e →‎Urboj, distriktoj kaj komunumoj de Pollando: Ĉu tiaj artikoloj vere interesi iu ajn ?
Linio 462:
::Ekzistas grandaj diferencoj inter enciklopedioj en libroj kaj la interret-bazita Vikipedio: la Vikipedio VIVAS, ĉiu artikolo povas komenci malgranda (ekz. kun kelkaj ciferoj kaj mapaj datenoj), sed poste iom post iom la artikoloj povas kreski, kiam la loĝantoj de tiu urbo aŭ urbeto aldonas plimulton da informo. Alia diferenco estas ke la legantoj ne devas pagi por artikoloj, kiuj ne interesas ilin, kaj la "libroj" neniam devenas tro pezaj - oni legas la artikolojn nur sur ekrano. Por la loĝantoj de tiu urbeto kaj najbaraj urbetoj, kaj por turistoj irantaj en tiu regiono estas certe interesa. Se vi pensas, ke artikolo ne interesas VIN, bonvolu ne legi ĝin. --[[Vikipediisto:Algoviano|Algoviano]] 21:08, 17. Apr 2007 (UTC)
:::Mi konsentas kun Algoviano, kaj do konsentas kun la propono de Maksim robote krei tiajn artikolojn. Tamen mi petas al Maksim ke li prezentu ĉi tie precize kiun tekstan kaj tabelan enhavon havos la kreotaj artikoloj. Tio helpas al aliaj Vikipediistoj kontrollegi la enhavon antaŭ amasa kreado de artikoloj. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 22:00, 17. Apr 2007 (UTC)

::::Mi tute komprenas ke oni ne povas pripensi komputikan enciklopedion kiel paperan. Mi ankaŭ komprenas ke la artikoloj evoluas. En la franclingva Vikipedio, kiam estas diskutata pri malaperigo de paĝo pri nefama temo (ekzemple, nefama asocio), mi ofte volas esprimi viajn ĉi-suprajn argumentojn. Mi timas ke oni perdas informon, eble senrevene, se oni rifuzas ĝin.

::::Sed la problemo ĉi-tie ŝajnas al mi alia. Unuaflanke, la ciferajn informojn ni ĉiam povos almeti poste. Kial hasti ? Duaflanke, ni diskutas pri amasa almeto kiu diluos la tutan Vikipedion. Triaflanke ne estas evidenta ke tiaj artikoloj interesos iun ajn.

::::Paĝo pri urbo aŭ urbeto ĝenerale kreskas plej rapide en la lingvo(j) parolata(j) en tiu urb(et)o. Se paĝo en hejma lingvo enhavas enciklopediajn informojn, tiam necesas traduki ĝin krom robotaĵo. Se ne, kial ne atendi ke la paĝo en hejma lingvo riĉiĝas ?

::::* ''kiam la loĝantoj de tiu urbo aŭ urbeto aldonas plimulton da informo.''
::::Ili aldonos ĝin en ilia lingvo. La esperantlingva paĝo de villaĝeto kie neniu parolas esperanto probable restos multo da tempo sen evoluo.

::::* ''por turistoj irantaj en tiu regiono estas certe interesa''
::::Turistoj ja eblas preferi legi la paĝon en esperanto ol la hejmlingvan paĝon. Sed ĉu vere interesas iun ajn turiston la nomo de la estro de la 371-loĝantoj-komunumo [[Westermoor]] ?
::::Kiom da esperantistoj, kiu interesiĝas al 371-loĝantoj-komunumo [[Westermoor]] kaj kiu ne komprenas la germana lingvo, interesotas per la informo ke ĝi situas en 53° 55' 0" N, 09° 37' 0" E ? Antaŭ unu sola leganto serĉos tiu ĉi informeron, multo da jaroj fluitos kaj la esperanta Vikipedio enhavos artikolojn kaj informojn multe pli necesajn. Tiam, ni ankoraŭ povos amase almeti paĝojn pri tiu ĉi urbetoj. Tamen, bonvolu rimarki ke eĉ en la anglalingva ne ekzistas paĝo pri Westermoor. Kial laŭ vi ?

::::* ''Se vi pensas, ke artikolo ne interesas VIN, bonvolu ne legi ĝin.''
::::Ĉu tiaj artikoloj vere interesi IU AJN ? Ĉu IU AJN (ne germanlingvopova) vere ŝatas lerni ke Westermoor situas en 53° 55' 0" N, 09° 37' 0" E ?
::::Se jes, mi bonvole lasos ilin kaj legos aliajn artikolojn. Se ne, mi esprimas mian timon : tiel amasa almeto de ne fundamentaj kaj ne aŭ ege malmulte legotaj paĝoj ŝanĝas la fizionomion de la tuta Vikipedio kaj diluas la legindajn artikolojn meze de ne legindaj. (vidu ankaŭ ĉi-supre ''[http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo#Ligoj_al_polurendaj_artikoloj Ligoj_al_polurendaj_artikoloj]'')

::::[[Vikipediisto:Grasyop|Grasyop]] [[Vikipediista_diskuto:Grasyop|✉]] 11:58, 18. Apr 2007 (UTC)

== Artikolo: [[Geologia temposkemo]] ==