Vikipedio:Vikiigo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
 
==Ligiloj==
Esprimoj, kiuj aŭ estas gravaj por la artikolo aŭ estas malfacile kompreneblaj, estu ligitaj al la artikolo, kiu klarigas tiun esprimon. Tian ligilon oni kreas per duoblaj angulaj krampoj ĉirkaŭ la vorto aŭ vortgrupo (ekzemple <nowiki>[[sulo]] aŭ [[norda sulo]]</nowiki>). Se la artikolo, kiu klarigas la esprimon, havas titolon kiu ne samas al la esprimo aperanta en la redaktata artikolo, vi povas uzi la horizontalan linion (ekz-eekzemple teksto <nowiki>"[[norda sulo|nordaj suloj]]"</nowiki> estu uzata, kiam vi volas ligi al la artikolo [[norda sulo]], sed en la redaktata artikolo aperu la esprimo "nordaj suloj", la aspekto de ĉi tio estas "[[norda sulo|nordaj suloj]]").
 
Oni ne bezonas krei ligilon ĉe ĉiu vorto en artikolo. Ĉefe gravas la ligiloj ĉe gravaj esprimoj kaj ĉe malfacile kompreneblaj esprimoj.