Respubliko Krakovo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 5:
La '''Respubliko [[Krakovo]]''' ([[pola lingvo|pole]] ''Rzeczpospolita Krakowska'') aŭ '''Libera Urbo Krakovo''' ([[pola lingvo|pole]] ''Wolne Miasto Kraków'') estis [[urboŝtato]] kreita per la [[Viena Kongreso]] de la jaro [[1815]]. Ĝi ekzistis ĝis la jaro [[1846]] sub komuna protekto de la najbaraj ŝtatoj [[Aŭstrio-Hungario]], [[Prusio]] kaj la [[Rusa Imperio]]. Tiuj tri ŝtatoj inter la jaroj [[1772]] kaj [[1795]] anektis la feŭdan respublikon [[Pollando-Litovio]]. Dum la jaro [[1807]] [[Napoleono]] post armea venko super la ŝtato [[Prusio]]fondis la ŝaton ''Duklando Varsovio'', kiu post la Viena Kongreso iĝis [[Kongresa Pollando]].
 
La Libera Urbo Krakovo oficiale ekestis dum la 3-a de majo [[1815]] baze de kontrakto inter la tri potencoj. La urboŝtato havis 88.000 enloĝantojn, kiuj grandparte estis poloj kaj katolikoj. La areo de la ŝtateto ampleksis 1.164 km². Per la kontrakto de [[1815]] la urbo samtempe ekhavis urban konstitucion. Urba deputita parlamento decidis pri leĝoj, kaj reganta senato el 12 membroj sub prezidento estis la urba registaro. Ekzistis jura kortumo de unua instanco, kaj apelacia dua jura kortumo. La jura sistemo baziĝis sur la [[Franca Civila KodoKodekso]] de [[Napoleono]], kaj aldona komerca kaj puna leĝaro de [[Francio]]. Oficiala lingvo de la ŝtato estis la [[pola lingvo|polo]].
 
La respubliko estis sendogana zono kun komercaj rilatoj al [[Aŭstrio-Hungario]], [[Prusio]] kaj la [[Rusa Imperio]]. La urba universitato havis la privilegion povi akcepti studentojn el ĉiuj tri landoj.