Karl Schulze: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
Fervora tradukisto de beletro el la germana lingvo al Esperanto.
 
La kontribuo de Karl SCHULZE al la kulturo de la tradukado en Esperanton estas surprize ampleksa. Schulze naskiĝis la 26-an de novembro 1910 en la urbeto Stollberg [ŝtolberg] en [[Saksio]] kiel tria filo de bakisto.
 
Jam kiel lernejano li forte interesiĝis pri fremdlingvoj, kaj eĉ konatiĝis kun la lingvo Esperanto. Tamen, pro sia malbonaŭdo, li ne kuraĝis plistudadi fremdlingvojn post la abiturienta ekzameno en 1930. Anstataŭe li elektis juron kaj entrepren-ekonomikon kaj finis siajn studojn kun doktoriga disertacio en 1938. En la postaj jaroj li laboris en la saksia urbo Chemnitz [kemnic] kiel oficisto en disktrikta konsilantaro. En 1939 li edzinigis sian kuzinon Käthe Knoll, kun kiu li poste havis du filinojn. Li devis servi ĉe la orienta fronto (1942-1945), kaj post la milito li eklaboris kiel masonisto. Por trovi kontraŭpezon al tiu korpe pena laboro li intense studis la rusan lingvon, kaj laŭ la opinio de lia filino, Barbara Krone el Berlino, verŝajne tiu ĉi intenseco ankaŭ helpis al li interne prilabori kaj emocie transvivi kelkajn militajn travivaĵojn. Ekde 1951 Karl Schulze laboris dum 22 jaroj en la jura fako de ŝtata oficejo. En 1952, li translokiĝis al Berlino, apud la profesio laboris kiel tradukisto de la rusa, kaj krome dum iom da tempo okupiĝis pri la rumana kaj la ĉeĥa lingvoj.