Karl Schulze: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e kompletigis la unuan frazon
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Karl SCHULZE''', li naskiĝis [[1910]], mortis [[1983]], estis fervora tradukisto de beletro el la germana lingvo al Esperanto.

La kontribuo de Karl SCHULZE al la kulturo de la tradukado en Esperanton estas surprize ampleksa. Schulze naskiĝis la 26-an de novembro 1910 en la urbeto Stollberg [ŝtolberg] en [[Saksio]] kiel tria filo de bakisto.

Jam kiel lernejano li forte interesiĝis pri fremdlingvoj, kaj eĉ konatiĝis kun la lingvo Esperanto. Tamen, pro sia malbonaŭdo, li ne kuraĝis plistudadi fremdlingvojn post la abiturienta ekzameno en 1930. Anstataŭe li elektis juron kaj entrepren-ekonomikon kaj finis siajn studojn kun doktoriga disertacio en 1938. En la postaj jaroj li laboris en la saksia urbo Chemnitz [kemnic] kiel oficisto en disktrikta konsilantaro. En 1939 li edzinigis sian kuzinon Käthe Knoll, kun kiu li poste havis du filinojn. Li devis servi ĉe la orienta fronto (1942-1945), kaj post la milito li eklaboris kiel masonisto. Por trovi kontraŭpezon al tiu korpe pena laboro li intense studis la rusan lingvon, kaj laŭ la opinio de lia filino, Barbara Krone el Berlino, verŝajne tiu ĉi intenseco ankaŭ helpis al li interne prilabori kaj emocie transvivi kelkajn militajn travivaĵojn. Ekde 1951 Karl Schulze laboris dum 22 jaroj en la jura fako de ŝtata oficejo. En 1952, li translokiĝis al Berlino, apud la profesio laboris kiel tradukisto de la rusa, kaj krome dum iom da tempo okupiĝis pri la rumana kaj la ĉeĥa lingvoj.

En 1965, post la oficiala permeso de organizita laboro por de Esperanto en [[Germana Demokratia Respubliko]] (GDR), komenciĝis lia tre intensa okupiĝo pri tiu ĉi lingvo. Li vizitis kurson, partoprenis en aranĝoj, prelegis, skribis artikolojn kaj multe tradukis. Laŭ la eldiroj de lia familio, li uzis sian libertempon ekskluzive por Esperanto. La traduka laboro okupis la plej grandan tempon dum la lastaj dek ok jaroj de lia vivo; unue tio estis mallongaj tekstoj, rakontoj de GDR-verkistoj, sed ankaŭ verkoj de [[Thomas MANN]] kaj [[Bertolt BRECHT]]; sekvis kvar romanoj (de Bruno APITZ, [[Bertolt BRECHT]], Arnold ZWEIG kaj [[Thomas MANN]] – vidu la liston malsupre), kaj, kiel lasta laboro, ambaŭ partoj de [[Faŭsto]] de Johann Wolfgang von [[Goethe]].

La 2-an de julio 1983, li mortis neatendite, en Ützdorf ĉe [[Berlino]].

Listo de la tradukoj de d-ro Karl Schulze

Eldonitaj:

# Bruno APITZ: Nuda inter Lupoj. Romano. 480 paĝoj (Edition Leipzig, 1974)

# [[Bertolt BRECHT]]: Trigroŝa romano. Romano. 374 paĝoj (Edition Leipzig, 1977)

# [[Johann Wolfgang von GOETHE]]: Faŭsto. Partoj unu kaj du. Dramo. Unua eldono: 208 paĝoj (Mondial Verlag, Berlin, 1999); kaj dua eldono: 568 paĝoj ([[Mondial]], Novjorko, 2004)

# [[Thomas MANN]]: Lotte en Weimar. Romano. Proks. 400 paĝoj (Mondial, Novjorko, 2004)

Ne jam eldonitaj, i.a.:

# [[Thomas MANN]]: Mario kaj la Sorĉisto. Novelo. 47 paĝoj

# Arnold ZWEIG: La Lukto pro la Serĝento Griŝa. Romano. 491 paĝoj...

kaj pli ol mil paĝoj da rakontoj (kelkaj el ili aperis en GDR-eldonoj de la revuo de [[Mondpaca Esperantista Movado]] (MEM), "Paco").