Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

88 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
[[Dosiero:Armoiries Holstein.png|right|100px|<center>blazono de la dukoj de Holstinio]]
'''Holstinio''' ([[germana lingvo|altgermane]] ''Holstein'', [[platgermana lingvo|platgermane]] ''Holsten'' kaj ''Holsteen'', [[dana lingvo|dane]] ''Holsten'', [[latina lingvo|latine]] ''Holsatia'') estas historia regiono en la nordo de [[Germanio]] kaj konsistigas la sudan parton de la nuna [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[Ŝlesvig-Holstinio]].
La nomo devenas de unu el la tri origine tie loĝintaj ĝermanaj triboj el la tribaro [[saksoj]]. Tiu tribo havis la nomon ''Holsaten'', kio konsistas el la platgermanaj vortoj ''Hol'' (altgermane Holz), "ligno" aŭ ĉi-tie "arbaro", kaj ''Saten'', "saksoj" - do la "arbaraj saksoj".