Holstinio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 5:
Inter la jaroj [[811]] kaj [[1806]] Holstinio apartenis al la [[frankoj|Franka]] kaj poste [[Germana Regno]] kaj konsistigis ties plej nordan teritorion. Ĝis la jaro [[1474]] ĝi estis graflando (altgermane ''Grafschaft'') kaj poste ĝis [[1864]] duklando (altgermane ''Herzogtum'').
[[Dosiero:LuebeckHolstentor.jpg|thumb|left|250px|<center>la Holstinia pordego ([[germana lingvo|germane]] ''Holstentor'') en [[Lubeko]]]]
Ĝis la jaro [[1806]] Holstinio apartenis al la germanlingva [[Sankta Romia Imperio]], post [[1815]] ĝi estis parto de la [[Germana Ligo]], Dum la jaro [[1864]] ĝi iĝis parto de [[Aŭstrio-Hungario]] kaj post milito dum [[1867]] de [[Prusio]] - per tio ĝi perdis sian politikan aŭtarkion. Ekde la jaro [[1946]] Holstinio kune kun la regiono [[Ŝlesvigo]] (germane ''Schleswig'') konsistigas la [[federacia lando (Germanio)|federacian landon]] [[Ŝlesvig-Holstinio]] de [[Germanio]].
La plej granda urbo de Holstinio ĝis la jaro [[1937]] estis la urbo [[Altona]] tuj norde de [[Hamburgo]] - dum tiu jaro Altona laŭ administra reformo iĝis urboparto de [[Hamburgo]]. Post tiu jaro la historia ĉefurbo de la regiono, [[Kijlo]], iĝis la plej granda urbo kaj pli kaj pli rekonsideriĝis centro de la regiono. La [[Prusio|prusa]] provinca registaro de la regionoj [[Ŝlesvigo]] kaj Holstinio tamen inter la jaroj 1879 kaj 1917 troviĝis en la urbo [[Schleswig (urbo)|Schleswig]], ekster la limoj de Holstinio.
{{ĝermo-geografio}}
|