Intifado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
"Intifada" estas [[Araba lingvo|araba]] vorto, kiu signifas "forskui". Dum la Palestinana ribelo, kiu komenciĝis en 1987, la vorto fariĝis la nomo por la perforta ribelo kontraŭ [[Israelo]], fare de la Palestinananoj, kiuj vivas en [[Cisjordanio]] kaj [[Gaza sektoor|Gaza]].
Laŭ la komuna difino estis du Intifadoj, unu, kiu komenciĝis en 1987 kaj daŭris kelkajn jarojn, kaj unu, kiu komenciĝis en la jaro 2000 kaj ankoraŭ daŭras.
 
La unua intifada komencis spontanee en 1987, en la formo de manifestacioj kaj strataj bataloj por protesti kontraŭ la Israela milita okupo de Cisjordanio kaj Gaza, kiu dauras de 1967. [[Unuiĝintaj Nacioj]] efektive postulis, ke la Israelanoj forlasu tiujn teritoriojn, sed multaj Israelanoj respondas, ke Ĉisjordanio kaj Gaza estis konkerataj kiel defenda ago dum la [[sestaga Milito|sestaga milito]], kiu estis komencata de najbaraj arabaj ŝtatoj kun la celo detrui Israelon. Tamen la kondiĉoj por la araba loĝantaro en tiuj teritorioj, kiu nun nombras 3 milionoj, estas tre malfacilaj, kaj la Israelanoj konstruis multajn koloniojn en tiuj regionoj.
 
Dum la intifada, la Palestinanoj ofte uzis ŝtonojn kaj molotov-bombetojn kiel armilojn, sed la Israela armeo estis multe pli bone trejnita kaj armita, kaj ĝi finfine subpremis la ribelon.