Gbea lingvaro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {| cellpadding="2" style="float: right; width: 307px; background: #cccccc; margin-left: 1em; border-spacing: 1px;" |- style="background: #ffcc00; text-align: center;" ! colspan="2" | '''...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 25:
La plej multaj parolantoj de la gbea lingvaro venis de pli orientaj regionoj de Afriko al la nunaj loĝlokoj en pluraj ondoj de translokiĝo inter la 10-a kaj 15-a jarcentoj. Iuj el la parolantoj de la [[fla-feraaj lingvoj]] tamen supozeble estis la originaj enloĝantoj de la areo, kaj miksiĝis kun la parolantoj de la gbea lingvaro, kaj la parolantoj de la [[gena lingvo]] probable devenas de regiono pli norda. Fine de la 18-a jarcento, multaj parolantoj de la gbea lingvaro sklaviĝis kaj transportiĝis al [[Ameriko]], sekve de kio la lingvoj de la gbea lingvaro influis plurajn kreolajn lingvojn de la [[Karibio]].
 
[[Dosiero:Gbe_languagesGbea lingvaro.png|thumb|left|300px|<center>anglalingva mapo, kiu montras la distribuon de la ĉefaj lingvoj el la gbea lingvaro (laŭ Capo 1988 kaj 1991)]]
Ĉirkaŭ la jaro [[1840]], germanaj misiistoj lingvistike ekesploris la gbean lingvaron. Dum la unua duono de la 20-a jarcento, la germana afrikanisto ''Diedrich Hermann Westermann'' estis gvida esploristo de la lingvaro. La unua interna klasifiko de la lingvaro estis publikigita dum [[1988]] fare de ''H. B. Capo'', kion sekvis kompara [[fonologio]] [[1991]]. La gbea lingvaro apartenas al la [[tonala lingvo|tonalaj lingvoj]], [[Lingva_tipologio#Analizaj_lingvoj|analizaj lingvoj]] kaj la baza vortordo estas ''Subjekto Verbo Objekto''.