Vikipedio:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 410:
:::Al mi persone neniam venis en la kapon diri koTOpo, nek doVOdo. Mi diras kotoPO kaj dovoDO(o); mi uzas la pluralon ''dovoDOoj''. Se mi ne estus jam leginta vian mesaĝon, mi dubas ke tuj komprenus aŭdinte iun diri ''doVOdo''. Sed mi '''ne''' kontraustaras tian prononcon. Mi preferus ke la literumo akordiĝu: la prononco "doVOdo" skribiĝu "dovodo" kaj inverse; la prononco "dovoDO'" skribiĝu "DVD" kaj inverse. Simile por kotopo kaj ktp, se mi iam ekuzus kotopojn, mi stumblos ne sciante ĉu mi diru "koTOpo" aŭ "koTOpe". :-) Amike, Bill O'Ryan p.s. Mi ne jam vidis tiujn kritikojn pri tiu komento en PIV, sed laŭ mi, se Waringhien siatempe ofte aŭdis la prononcon koTOpo, li tute pravis raporti tion. Mi rimarkigu ke "ofte" ne signifas "ĉiam", nek "devige", nek eĉ "plej ofte" (aŭ en la plejmulto da okazoj). ''[[Vikipediisto:Oryanw|Bill O'Ryan]]'' [[Vikipediista_diskuto: Oryanw |☺]] [[Speciala:Contributions/Oryanw|₪]] 20:20, 23. Apr 2007 (UTC)
::::Por eviti la problemojn, kiuj vin dividas, oni devus skribi DVD-o kaj prononci "dovoDOo". Simile: SMS-o (prononco "somoSOo"). Formoj en la speco "aĉeti du dovodojn" kaj "sendi tri somosojn" ŝajnas al mi barbarismoj.
::::Mi ne kredas, ke la redaktistoj de la PIV efektive volis subteni la prononcon "koTOpo". Plej verŝajne ili mem pensis pri la tute kutima prononco "kotoPO" kiam ili skribis "kotopo". Pro tio ilia skribaĵo povas esti konsiderata eraro. Ili simple ne atentis la akcenton.
::::La sama problemo okazas ĉe elkrivortoj: Multaj diras "huRA" kaj "miAŬ", sed skribas "hura" kaj "miaŭ". Tio certe estas malĝusta: Oni rajtas skribi "hura" kaj "miaŭ", sed tiam devas elparoli "HUra" kaj "MIaŭ" - laŭ la Fundamentaj elparolreguloj. Se oni intencas la prononcojn "huRA" kaj "miAŬ", oni skribu "hu ra" kaj "mi aŭ".
::::En la artikoloj ni ne menciu la prononcojn de iuj unuopuloj, sed nur la ĉefan prononcon de la plimulto. Ĉar la ĉefa prononco de DVD tutcerte estas "do vo do" (do "dovoDO") kaj ne "dovodo" (do "doVOdo"), ni ne skribu tie "dovodo", eĉ se iuj unuopuloj uzas tiun prononcon. Sed la prononco de "DVD" estas tute regula, kaj pro tio laŭ mi ne bezonas apartan indikon en la artikolo. (Sed eble taŭgus tia indiko por montri ke en Esperanto oni ne prononcas ĝin kiel en la angla originalo: [divi'di:]). [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 13:57, 24. Apr 2007 (UTC)
 
== "Watch this page" ==