Omoide poroporo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alidirektanta al Omohide poroporo (filmo)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Filmakadro |
#REDIRECT [[Omohide poroporo (filmo)]]
originalatitolo= おもひでぽろぽろ<br>Omoide poroporo|
esperantatitolo= "Larmoj memorante"|
produktolando= [[Japanio]]|
originalalingvo= [[Japana lingvo|japana]]|
daŭro= 119 minutoj|
ĝenro= animeo|
reĝisoro= [[Takahata Isao]]|
produkto= [[Studio Ghibli]]|
}}
'''Omoide poroporo''' (japane: おもひでぽろぽろ [omojde poroporo], "'''Larmoj memorante'''") estas japana animacia filmo de [[Studio Ghibli]] publikigita en [[1991]].<br>
"Omoide" signifas memorojn. En la japana titolo ĝi ne estas skribita en ĝia moderna maniero (おもいで aŭ 思い出), sed en la antikva skribmaniero kiel "omohide" (おもひで) - tamen la elparolo estas same al la moderna formo, do "omoide" [omojde]. "poroporo" signifas falantajn larmerojn.
 
La rakonto bazas sur mangao kun la sama nomo de [[Okamoto Hotaru]] kaj [[Tone Yūko]], kaj estas nostalgia dramo farita precipe por japanaj virinoj naskitaj en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj, sed surprize atraktis multajn vidantojn de ambaŭ seksoj.
La reĝisoro de tiu neordinara filmo estis [[Takahata Isao]].
La fascinan muzikon kun multaj temoj el popolaj kantoj de diversaj landoj komponis [[Hoshi Masaru]]. La fina kanto estas japana traduko 愛は花、君はその種子 ("Ai wa Hana, Kimi wa sono Tane?") de la kompono "The Rose" de [[Amanda McBroom]].
 
== Intrigo ==
 
La 27-jara Taeko vivas fraŭline en Tokio (en la jaro 1984) kaj laboras kiel dungitino. Por refreŝigo ŝi decidas preni libertempon kaj iri al la kamparo ĉe boparencoj de sia fratino, por helpi al rikolto de ''tinktura kartamo'' (japane: "benibana"). Dum la vojaĝo al kamparo kaj dum la tiea restado ŝi ekmemoras multajn scenojn el ŝia infaneco kiel 11-jara knabino, kelkajn feliĉajn kaj kelkajn dolorajn. La vojaĝo al kamparo estas samtempe vojaĝo al ŝia Si mem. Ŝi iom post iom rakontas ŝiajn pensojn al Toshio, la junan agrikulturiston, kiu helpas al ŝi digesti la novajn impresojn, kaj amikiĝas kun ŝi. Rapide la familianoj de Toshio korligiĝas kun ŝi kaj komencas esperi ke Toshio kaj Taeko geedziĝu ...
 
== Ĉefaj personoj ==
 
* '''Okajima Taeko''' ( 岡島タエ子 [okaĝima taeko] )
:27-jara dungitino en Tokio, la protagonisto de la filmo.
 
* '''Otōsan''' ( お父さん [otōsan], "'''Patro'''")
:la severa patro de Taeko, salajrulo.
 
* '''Okāsan''' ( お母さん [okāsan], "'''Patrino'''")
:la patrino de Taeko.
 
* '''Okajima Nanako''' ( 岡島ナナ子 [okaĝima nanako] )
:la 7 jaroj plimaljuna fratino de Taeko.
:
* '''Okajima Yaeko''' ( 岡島ヤエ子 [okaĵima jaeko] )
:la 5 jaroj plimaljuna fratino de Taeko, kiu kverelis ofte kun Taeko.
 
* '''Kazuo''' ( カズオ [kazuo] )
:frato de la edzo de Nanako.
 
* '''Toshio''' ( トシオ [toŝio] )
:25-jara agrikulturisto, dugrada kuzo de Kazuo
 
* '''Naoko''' ( ナオ子 [naoko] )
:13-jara, ununura filino de Kazuo.
 
* '''Batchan''' ( ばっちゃん [baĉan] )
:patrino de Kazuo.
 
== Filmo ==
 
La filmo ''Omoide poroporo'' aperis en la japanaj kinoj en 1991, je la jarfino de 1991 ankaŭ en LD (laserdisko) kaj dum multaj jaroj estis konata kaj fama nur en Japanio.
 
== Titolo en aliaj lingvoj ==
 
{|
||'''lingvo'''||'''titolo'''||'''signifo'''||
|-
||angla||Only Yesterday||(estis) nur hieraŭ||
|-
||ĉeĥa||Střípky minulosti||fragmentoj el longe antaŭe||
|-
||franca||Souvenirs goutte à goutte||memoroj guto post guto||
|-
||germana||Tränen der Erinnerung||memorantaj larmoj||
|-
||<font color=green>japana</font>||<font color=green>おもひでぽろぽろ</font>||larmoj memorante||
|-
||mandarina||儿时的点点滴滴||larmoj el infantempo||
|}
 
== Libroj ==
 
En 1991 en Japanio aperis ankaŭ la kolorplena kvar-voluma [[filmkomikso]] pri ''Omoide poroporo'' eldonita de [[Tokuma Shoten]].
 
[[Kategorio:Filmo]]
[[Kategorio:Animeo]]
[[Kategorio:Japanaj filmoj]]
[[Kategorio:Desegnitaj filmoj]]
[[Kategorio:Filmoj de Studio Ghibli]]
[[Kategorio:Filmoj aperintaj en 1991]]
 
[[cs:Střípky minulosti]]
[[de:Tränen der Erinnerung]]
[[en:Only Yesterday]]
[[fr:Souvenirs goutte à goutte]]
[[hr:Only Yesterday (anime)]]
[[it:Omohide poro poro]]
[[ja:おもひでぽろぽろ]]
[[fi:Omohide poro poro]]
[[th:Only Yesterday]]
[[zh:儿时的点点滴滴]]