Louis Blériot: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Image:Louis Bleriot.jpg|thumb]]
'''Louis BLÉRIOT''' (n. [[1-an de julio]] [[1872]], [[Cambrai]], [[Francio]] – m. la [[2-an de aŭgusto]] [[1936]], [[Parizo]]) estis [[francio|franca]] [[piloto]], kiu unuafoje flugis per aviadilo super la maro.
 
Blériot kolektis modestan posedaĵon per malkovro de aŭtomobilaj lampoj kaj aliaj maŝinelementoj. Li frue ekinterisiĝis pri la aviado kaj komence eksperimentis per tiritaj glisiloj super la Sejno.
 
Kiam aperis la malpezaj motoroj, li evoluigis diversajn aviadilojn de la biplano ĝis specifa monoplano. Li en [[1909]] restis ĉe la tradiciaj formoj kaj tiujare transflugis la [[Manika Markolo|La Manche-kanalon]] de Calais al Dover (la 25-an de julio) per monoplano [[Blériot XI]], kiu havis la 28 ĉevalpovojn. Tiu heroa ago akiris por li longtempan famon kaj li samtempe gajnis la premion en sumo de 1000 pundoj, kiun ofertis la londona gazeto Daily Mail.
 
Blériot konstruis dum la unua mondmilito aviadilojn por la franca registaro. Komence li mem laboris, poste kunlaboris kun la produktistoj de la famaj Spad-ĉasaviadiloj.
 
Post la milito, li fondis propran entreprenon por evoluigo de la burĝaj aviadiloj.
 
[[Kategorio:Francoj|Bleriot]]
[[Kategorio:Pilotoj|Bleriot]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1872|Bleriot]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1936|Bleriot]]
 
[[en:Louis Blériot]]