Sándor Garbai: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''GARBAI Sándor''' (n. 27-an de marto 1879, Kiskunhalas – m. 7-an de novembro 1947, Parizo, Francio) estis hungara socialdemokrata politikisto, sindikata gvidanto, prezidanto de la R...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:29, 2 maj. 2007

GARBAI Sándor (n. 27-an de marto 1879, Kiskunhalas – m. 7-an de novembro 1947, Parizo, Francio) estis hungara socialdemokrata politikisto, sindikata gvidanto, prezidanto de la Revolucia Regsoveto dum la Hungara Sovetrespubliko (21-a de marto- 1-a de aŭgusto de 1919). Lia originala profesio estis la masonisto. Li estis kunorganizanto, kunestablinto de la Tutlanda Asocio de la Hungaraj Konstrulaboristoj. Pli poste, li plenumis la prezidantan kaj sekretarian pozicion en la asocio de 1903 ĝis marto de 1919. Li estis dumtempe membro de la Hungara Socialdemokrata Partio kaj ekde 1908 li estis prezidanto de la laborist-asekura kaso.

Dum la kalistefa revolucio (aŭtuno de 1918), li estis plenpotenca prezidanto de la Tutlanda Loĝejafera Konsilio. Post la kolapso de la sovetpotenco en Hungario, li partoprenis en la sestaga Peidl-registaro kiel publikeduk-afera ministro. Poste li elmigris al Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio kaj fine al Francio. Li partoprenis en Vieno en agado de la grupo Világosság (Heleco) (kiel fidulo de la aŭstromarksismo), sed li eksiĝis en 1927 kaj fondi la grupon Elõre (Antaŭen), kies samnoman eldonaĵon (Elõre) redaktis li en 1929–33.

Popst enpotenciĝo de la faŝismo, li verkis „Új utakon a hatalomért” (1935), en kiu li skizis novajn taskojn, celojn de la laborista movado.

Post la dua mondmilito, li provis hejmenveturi, sed tio ne sukcesis pro la personaj kaj politkaj konfliktoj.