Vitus Bering: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 24:
Kadre de la [[granda norda ekspedicio]] Bering forŝipis la [[4-a de junio|4-an de junio]] [[1741]], kun la ĉirkaŭ 24 metrojn longaj ŝipoj ''Sankta Petro'' kaj ''Sankta Paŭlo'' por esplori la amerikan marbordon, kaj konstati, ĉu temas pri insuloj aŭ la [[kontinento]]. Bering ekzamenis la nordokcidentan bordon de Ameriko ĝis la 69° norda latitudo.
 
Li estis la unua [[eŭropo|eŭropano]], kiu alvenis en [[Alasko]]. Tie li tuj plenigis la akvobarelojn, kaj malgraŭ la protesto de la germana natursciencisto [[Georg Wilhelm Steller]], li tuj ordonis la hejmenvojaĝo. Pro forta ŝtormo dum la vojaĝo la ''Sankta Petro'' pereis ĉe la bordo de la [[Avaĉa]]-insulo, kiu poste estis renomita [[Bering-insulo]]. Pro la malpliboniginta vetero, Bering kaj la skipanoj devis pasi la vintron sur la insulo. La [[19-an de decembro]] [[1741]] Vitus Bering mortis tie ŝajne pro [[skorbuto]]. Ankaŭ 18 aliaj skipanoj mortis dum tiu vintro.