Jurij Andropov: Malsamoj inter versioj

Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio de Sovetunio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Jurij Vladimiroviĉ ANDROPOV''' (n. la 15-an de junio 1914, Nagutskoje, Rusio – m. 9-an de februaro 1984, Moskvo) estis estro de la soveta KGB (1967–1982), poste ĉefsekretari...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:00, 2 maj. 2007

Jurij Vladimiroviĉ ANDROPOV (n. la 15-an de junio 1914, Nagutskoje, Rusio – m. 9-an de februaro 1984, Moskvo) estis estro de la soveta KGB (1967–1982), poste ĉefsekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de la Sovetunio (de novembro 1982 ĝismorte).

Andropov estis filo de fervoja laboristo, kiu laboris kiel telegrafisto, kineja teknikisto kaj volga matroso. Poste li studis en teĥnkia lernejo, pli poste en la Universitato de Petrozavodsk. Li estis organizanto de Komsomol en la distrikto de Jaroslavl, en 1939 aliĝis al la komunista partio. Liaj gvidantoj rekonis lian kapablon kaj nomumis lin al gvidanto de la Komsomol de la novfondita Finn–Karelia Aŭtonoma Respubliko (1940–1944).

Andropov eklaboris en Moskvo en 1951, en la sekretariejo de la kompartio. Li estis ambasadoro en Hungario (julio 1954 – marto 1957) kaj havis gravan rolon en organizado, instigo de la soveta invado de la lando. Poste Andropov resetliĝis en Moskvo, kie rapide altiĝis en la komunista hierarĥio kaj en 1967 ixgis gvidanto de KGB kaj efektivigis subpreman politikon. Li abdikis pri la gvidanta pozicio de KGB en 1982.

Oni elektis lin en la Politikan Komitaton kaj en 1982 iĝis posteulo de Breĵnev en la pozicio de ĉefsekretario. Li firmigis sian potencon, kiam oni elektis lin la 16-an de junio de 1983 al prezidanto de la Supera Soveto. La malsaniĝo de Andropov malboniĝis je aŭgusto de 1983 tiel, ke li poste ne aperis publike. Lia regado restis senspura, lin sekvis pli frua konkuranto Konstantin Ĉernenko.