Rokoj Adršpach-Teplice: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
malgranda korekto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
 
'''Adršpašsko-teplické skály''' ('''Rokoj ĉe Adršpach-Teplice''') estas ampleksaj rokurboj en nordorienta [[Bohemio]], proksimume 15 km de urbo [[Trutnov]]. La plej alta punkto estas rokoza montopinto Čáp (Cikonio) (786 m), donanta dankeman panoramon al la ĉirkaŭaĵo. Nivelo de ceteraj montopintoj de la grejsrokoj moviĝas inter 600 – 700 m s. m., te. proksimume je 200 – 300 m super surfaco de ceteraj grejsaj plataĵoj en [[Ĉeĥio]]. La teritorio havas tre buntan reliefon estiĝinta per erozie denudigaj procezoj en tektone krevigita tabulo de ŝtonblokaj [[grejso|grejsoj]] de [[turonio|turonia]] aĝo (proksimume 90 milionoj da jaroj). Temas pri la plej ampleksa komplekso de rokurboj en [[Bohemio]] kun eksterordinare dense dislokigitaj rokturoj, ravinoj, mallarĝaj trairejoj, „stratoj“ kaj „placoj“, rokmuroj ktp. La naturfortoj modeligis el la grejsoj la plej diversajn strangajn formojn, kiujn la homa fantazio nomigis romantike. En '''Rokoj ĉe Adršpach''' tio estas ekz. Geamantoj, Kruĉo, Urbestro kaj Urbestrino, Sukerkonuso, Dento de Krakonoš ks. Per amplekso malpli grandaj kaj eble pli ĉarmaj Rokoj ĉe Adršpach ŝanĝiĝas en sudo neokulfrape en pli ampleksajn kaj videble pli egajn Rokojn ĉe Teplice, kiujn apartigas preskaŭ 4 km longa Lupa interkrutejo. Tra ties supra parto trafluas rivero [[Metuje]], en kiu estis konstruita malgranda Adršpach-lageto. Turistoj lasas sin veturigi en ĝi per pramo. Ili povas ĉi tie ankaŭ admiri la tn. Grandan akvofalon, tra kiu ili impetas je ordono de pramisto el alteco 16 m. Alia lageto estiĝis pro inundigo de eksa sablominejo. Burgoruino de rokburgo [[Adršpach]] sur montetpinto de Starozámecký vrch (Malnovkastela monteto) (681 m), kiu estas lokigita proksimume 800 m de hotelo Pod Hradem (Sub Burgo) en vilaĝo [[Dolní Adršpach]], donos al ni vidonpanoramon al grandaj partoj de Rokoj ĉe Adršpach.
 
'''Rokoj ĉe Teplice''' estas karakterizaj per pli granda masiveco de la rokformacioj, en kiuj dominas ekz. Hakilo de Viandisto, Gardturo, Rokpordego, Krono, longa, larĝa kaj pli ol 50 m alta Muro de Martin. Krom la jam menciita montopinto Cikonio ankaŭ burgoruino de burgo [[Střmen]] el la [[14-a jarcento]], troviĝanta 2,5 km de urbeto [[Teplice nad Metují]], kaj karakteriza rokformacio Lokomotivo, kiu estas 2 km de [[Teplice nad Metují]] donas al ni panoramon de supre.