Roudnice nad Labem: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
'''Roudnice nad Labem''' estas urbo kun 15 000 loĝantoj situanta en [[Bohemio]] sur la maldekstra bordo de rivero [[Labe]].
 
La unua mencio estas el la jaro [[1167]]. La sinjorujo estis posedaĵo de la pragaj episkopoj, kiuj ĉi tie en la [[13-a jarcento]] lasis konstrui burgon de la franca tipo. Roudnice fariĝis la urbo antaŭ la jaro [[1279]]. La pragaj episkopoj kaj ekde la jaro [[1344]] ĉefepiskopoj proprumis la urbon ĝis husanaj militoj, en la jaro [[1421]] konkeris la urbon husanoj, poste posedantoj alternis. Industria evoluo estas kunigita kun alkonduko de fervojo en la [[19-a jarcento]]. En la jaro [[1910]] estis konstruita nova ponto, en kies fundamentoj estas masonigita la malnova ponto.
 
Sur la loko de la burgo Lobkovic-anoj lasis en la jaroj [[1652]] – [[1684]] konstrui monumentan barokan kastelon. La kvarala, duetaĝa konstruaĵo kun rajdistejo kaj parko estis sidejo de armea muzikkonservatorio. La kastelo ne estas publike alirebla, en la eksa rajdistejo estas galerio de belartoj de la [[19-a jarcento|19-a]] kaj la [[20-a jarcento|20-a jarcentoj]]. La kolektaro el Roudnice estis transveturigita en kastelon en vilaĝo [[Nelahozeves]].