'''AnkilosaŭrojAnkilosaŭruloj''' (''Ankylosauria'') estas [[infraordo]] de la subordo de [[tireoforoj]]. En ĝi estas la pli granda parto de la dinosaŭroj kun [[kiraso (biologio)]] en la formo de osta tegaĵo, kvankam pluraj ankaŭ havis alispecan kirason. AnkilosaŭrojAnkilosaŭruloj estis grandkorpaj [[herbovoro|herbovoraj]] kvarpieduloj kun mallongaj, potencaj kruroj. Ili ŝajne aperis unue dum la frua [[ĵurasio]] en regiono nun parto de [[Ĉinio]], kaj ili travivis ĝis la fino de la [[kretaceo]]. Oni trovis iliajn fosiliojn sur ĉiu kontinento krom [[Afriko]]. La unua [[dinosaŭro|dinosaŭra]] fosilio trovita en [[Antarkto]] estis tiu de nodosaŭredo; oni trovis ĝin sur [[Rosa insulo]] en [[1986]].
La ankilosaŭrojnankilosaŭrulojn unue priskribis [[Henry Fairfield Osborn]] en 1923. En la [[Linea klasado]], oni kutime konsideras la grupon esti subordo aŭ infraordo; ĝi estas parto de la grupo de [[tireoforoj]], kiu ankaŭ havas en si la stegosaŭrojnstegosaŭrulojn, kirasdinosaŭroj konataj pro sia kuniĝo de platoj kaj spikoj.