J. R. G. Isbrücker: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Enciklopedio de Esperanto - I|EdE-I]]
 
''' J. R. G. ISBRÜCKER''' (isbrüker), nederlandano, inĝ. Naskiĝis en [[19-a de julio]] [[1889]] en [[Hago]], mortis en [[1966]] aŭ [[1967]]. E-isto de [[19001909]].

Estrarano de la haga grupo kaj de [[LEEN]]. LK kaj [[Akademio| Akademiano]]. Prez. de la 12-a [[Universala Kongreso]] en [[Hago]]. Komitatano de [[UEA]]. Membro de la ekzamena komitato. Aŭtoro de La evoluo de la telefonio; kaj de Historio kaj organizo de la. E-movado, kunaŭtoro de kontraŭ-Ida broŝuro. Tradukis en E Gijsbrecht van Amstel, de Vondet kaj en kunlaboro kun J. C. Isbrücker-Dirksen kaj J. Ziermans Akbar, de P A. S. van Limburg Brouwer.
 
 
Inter 1937 kaj 1963 prezidanto de la Akademio. Sub lia gvido aperis [[Sepa Oficiala Aldono]] al la [[Universala Vortaro]] kaj studo [[Pri la vortfarado en Esperanto]].
 
Profesie li estis inĝeniero de elektrotekniko, speciale pri malforta kurento. Ĝis sia pensiiĝo li estis vicdirektoro de la Supera Teknika Lernejo en Hago. Liaj nederlandaj lernolibroj pri elektroniko ĉiam enhavis resumon en Esperanto.
 
En Esperanto li verkis la libron "La evoluo de la Telefonio", kiu vekis en [[Edmond PRIVAT|prof. Privat]] interesiĝonpri la radio. Tiu sekve de tio fondis [[Radio Ĝenevo|Radion Ĝenevo]] kaj kunvokis en [[1925]] en tiu urbo internacian konferencon de radiostacioj, kiun inĝ. Isbrücker prezidis en Esperanto.
 
==Verkoj==
 
*''Esperanto als de internationale taal der techniek'' (1924)
*''Esperanto en de Internationale Congressen'' (1926-1931)
*''La evoluo de la telefonio'' (1928)
*''Historio kaj organizo de la Esperanto-movado'' (1932)
*''La Esperanto-movado: ĝia historio, organizo kaj nuna stato'' (kun C. Stöp-Bowitz, 1948)
*''Lucifer''
 
==Tradukoj==
*Limburg Brouwer, P. A. S. van: '''Akbar''' : orienta romano (Trad. J. C. kaj J. R. G. Isbrücker kaj J. Ziermans.
*Vondel, Joost van den: '''Gysbreght van Aemstel''' : la detruo de lia urbo kaj lia ekzilo (1932)
*Vondel, Joost van den: '''Josef en Dotan''' (1937)