Vsetín: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
urbo
 
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
La unua skribmencio pri Vsetín estas el la jaro [[1308]] (ĝi estas markata kiel Setteinz), kiam ĝi transiris el posedaĵo de ordeno de templaj kavaliroj en luon de sinjoro Vok el Kravaře. Rivero [[Vsetínská Bečva]], kreanta naturakson de la urbo, apartigas ĝin en du devene memstarajn partojn. Supra urbo, sur alta monteto, estis fondita en la jaroj [[1297]] – [[1308]], Suba urbo estiĝadis ekde duono de la [[17-a jarcento]] sur riveraj aluvioj sur la maldekstra bordo de rivero [[Bečva]] kaj ĝi akiris memstaran statuton en la jaro [[1647]]. Ambaŭ urboj unuiĝis nur en la jaro [[1849]].
 
Al posedantoj de Vsetín apartenis vico da nobelaraj familioj. Estas bezone nomi Albrecht-on el Valdštejn, kiu proprumis la sinjorujon en la jaroj [[1610]] – [[1623]]. En tiu ĉi tempo kaj ankaŭ dum la [[Tridekjara Milito|tridekjara milito]] eksplodis kelke da valaĥiaj ribeloj kun centro en Vsetín. Post definitiva malvenko de la ribeluloj estis 200 partoprenintoj la [[15-a de februaro|15-an de februaro]] de [[1644]] en Vsetín ekzekutita, en la paso de la ribelo estis la urbo multe ruinigita. Preskaŭ 200 jarojn Vsetín apartenis al hungara nobelaro, plej karakterize intervenis en la evoluon de la urbo Illesházy-anoj. La urbo suferis ankaŭ pro invadoj de turkoj kaj tataroj ([[1663]] kaj [[1683]]), preskaŭ tute ĝi estis forbruligita dum invado de kurucoj ([[1708]]). En la jaro [[1742]] konkeris la urbon prusoj, sed sub premo de la valaĥia propravola korpuso ili detiriĝis. Ekde la duono de la [[19-a jarcento]] en la urbo forte komenciĝis evolui industrio. Estis fondita fabriko por meblaro el fleksligno de firmaoj Kohn ([[1873]]) kaj Thonet ([[1862]]), vitrofabriko ([[1868]]), en la jaro [[1885]] estis en la urbon alkondukita fervojo. Pri plua evoluo de la urbo meritis ankaŭ [[Tomáš GarigueGarrigue MASARYK]], kiu kiel deputito por orienta [[Moravio]] subtenis konstruadon de vico da publikaj konstruaĵoj. Vsetín fariĝis [[distrikto|distrikta]] urbo. Komence de la [[20-a jarcento]] ([[1919]]) komencis ĉi tie labori konata elektroteknika fabriko de [[J. SOUSEDÍK]], kiu estis aŭtoro de multaj patentoj. Tre plimultiĝis okupiteco pro establo de Ĉeĥa armilfabriko en la jaro [[1937]]. Dank‘ al bezonoj de armilproduktado en la [[dua mondmilito]] la nombro de loĝantoj en Vsetín duobliĝis al 14 000 (multnombra grupo venis el [[Brno]]). En Vsetín laboris vico da rezistmovadaj grupoj, en la ĉirkaŭaĵo agadis partizana brigado de [[Jan ŽIŽKA]]. Post eksplodo de ribelo la [[4-a de majo|4-an de majo]] de [[1945]] estis Vsetín liberigita per la 1-a ĉeĥoslovaka armea korpuso.
 
Karakteriza dominaĵo de Vsetín, elstaranta super Supra urbo, estas kvarala renesanca kastelo, kun interna kortego kunarkadoj, turo 59 m alta, kiu estis la sidejo de la posedantoj de la sinjorujo. Nun la kastelo estas socia kaj kultura centro kaj sidejo de Distrikta patrujgrafia muzeo. Panoramon de Supra urbo finkreas katolika preĝejo, kiu estis alikonstruita el la tn. Nova kastelo post la jaro [[1689]].