Ĉevaltira tramo: Malsamoj inter versioj

3 bitokojn aldonis ,  antaŭ 13 jaroj
e
sen resumo de redaktoj
(Nova paĝo: {| class="rimage" | thumb|none|Vagono por transporto de karbo. |- | [[Dosiero:Pferdebahn NewYork um 1895.jpeg|thumb|none|Nov Jorko ...)
 
e
'''Ĉevaltira tramo''' estis antaŭulo de hodiaŭaj [[fervojo]]j kaj elektraj [[tramo]]j. Temis pri [[vagono]]j tiritaj sur malpeza [[fervoja supraĵo]] per [[ĉevalo]]. Ili estis konstruitaj komence de la [[19-a jarcento]] tra la tuta mondo. Sur ĉeĥa kaj aŭstria teritorioj tiel ĉi estis konstruita vojo en la jaro [[1825]] [[ĉevaltira tramo Linz-České Budějovice]], la unua publika fervojo en la eŭropa kontinento. Sur la teritorio de tiama [[Habsburga monarkio]] tiutempe ekzistis jam kelke da privataj ĉevaltiraj tramoj - en [[Graz]] estis konstruita ĉevaltira tramo por transporti [[erco]]n jam en la jaro [[1810]].
 
Ĉefa ideo estis malaltigo de transportaj elspezoj. La ĉevalo kapablis sur reloj tiri dank' al malatigo de [[vetura rezisto]] multfoje pli pezan ŝarĝon ol en [[ĉevaltira veturado]].
 
Erao de la ĉevaltiraj tramoj daŭris nur mallongtempe kaj ankoraŭ en la unua duono de la [[19-a jarcento]] ili estis forpuŝitaj de [[vaporlokomotivo]]j. En [[enurba amasa transporto]] la ĉevaltiraj tramoj validiĝis en la dua duono de la [[19-a jarcento]], ĝis kiam ili ne estis anstataŭigitaj je ŝanĝo de la jarcentoj per [[tramo|elektraj tramoj]].