Kladistiko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
ioma pliampleksigo, laŭ angla Vikip.
Linio 1:
[[Dosiero:Kladogramo-ekz.png|300px|thumb|right|Ĉi tiu kladogramo, konjektita el kolektita datumaro, montras kiel parencas grupoj de insektoj.]]
 
'''Kladistiko''' aŭ ''kladiko'' estas skolo de biologia klasado ([[taksonomio]]), kiu aranĝas organismojn surbaze de ilia disbranĉiĝo en evoluo (la arbo de evoluo) kaj ne nur laŭ ilia forma, morfologia simileco. Ĉefa kontribuinto al ĉi tiu skolo estis [[Willi Hennig]], germana entomologo, kiu mem ne uzis la nomojn ''klado'' aŭ ''kladistiko''. Li uzis germane la nomon ''phylogenetische Systematik'', filogenetika sistematiko''. La vorto ''kladisktiko'' venas el la malnovgreka κλάδος/klados, kiu signifas ''branĉo''.
 
El kladistika analizo rezultas [[Grafeo|arbo-simila]] rilato-diagramo nomataj '''kladogramo''', kiu montras konjektitajn parencecojn. La esploristo povas formi sian analizon el tiom da observoj, kiom li opinias sufiĉa. Moderna kladistika analizo plej ofte bazas sin sur vasta, diversa informaro, inkluzive de DNA-vicoj (t.n. molekulaj datumoj), biokemiaj observoj kaj [[Morfologio (biologio)|morfologiaj]] datumoj.
 
En kladogramo ĉiu organismo estas, en la senco de grafea teorio, [[Glosaro_de_grafeteorio#Arboj|“folio”]], kaj ĉiu interna nodo ideale estu dubranĉa, t.e temas pri duuma arbo. La du taksonojn kiuj eliras el sama nodo oni nomas ''fratoj'' aŭ ''fratgrupoj''. Ĉiu subarbo, ĉu ĝi enhavas nur unu folion aŭ centmilojn da folioj, estas nomata '''klado'''. Natura grupo konsistas el ĉiuj organismoj en unu klado, kiuj do havas unikan komunan praparencon, la eliran nodon de tiu klado, kiu siavice ne havas idojn ekster la grupo. Ĉiun kladon markas aro da karakterizaĵoj, kiuj aperas en ĉiu ĝia membro, sed ne en tiuj aliaj vivaĵoj, el kiuj ĝi disiĝis. La karakterizajn, komundevenajn ecojn oni nomas ''kundevenaĵoj'' (aŭ, per greka derivaĵo, ''sinapomorfioj'') de tiu klado. Ekzemple, kundevenaĵo de ĉiuj insektoj en la ordo [[koleopteroj]] (skaraboj apartenas al tiu ordo) estas la malmolaj antaŭaj flugiloj, t.n. elitroj, kiu servas ne por flugi sed ŝirmi kaj kovri; ĉe filikoj tia eco estas la elspirala disvolviĝo de novaj folioj.
 
 
 
<hr>
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
'''Kladistiko''' aŭ '''Kladiko''' aŭ ''Filogeneta Sistematiko'' estas metodo de [[Evolua Biologio]], fondita de la germana [[zoologiisto]] [[Willi Hennig]] en la [[1950]]-aj jaroj kaj priskribita en lia libro ''Phylogenetic Systematics'' [[1966]].