Rusenorsko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 14:
Multaj vortoj de la piĝino estas egale similaj al iuj rusaj aŭ norvegaj. Temas ne nur pri internaciaj vortoj (''kajuta'', ''vin'' ka.), sed ankaŭ pri plurfunkcia prepozicio ''po'' (rusa ''по'' kaj la norvega ''paa''). En rusenorska frazo "''Nu davaj drinkom''" vorteto ''nu'' povas esti komprenata norvege ("nun") aŭ ruse ("nu", "do"). Norvega ''mange'' ("multe") kaj rusa ''mnogo li'' ("ĉu multe") donis rusenorskan vorton ''mangoli''.
 
Rusenorsko estas stranga ekzemplo de "malŝparema" piĝino: multaj ĝiaj vortoj havas du sinononimajn formojn — rusbazitan kaj norvegbazitan. ''Eta/den'' ("tiu ĉi"), ''njet/ikke"'' ("ne") ks. Interesas la tendenco: rusoj preferis uzi norvegajn sinonimojn, norvegoj — la rusajn. Eble pro tio unu el la nomoj de rusenorsko estas ''moja po tvoja'' (kio signifus en rusenorsko "mi [parolas] laŭ vi", "mi [parolas] en via maniero").
 
Sintakso de ĉeverba [[negacio]] en rusenorsko ne estas simila al rusa aŭ norvega, sed tipa por la [[finna lingvo]], kio igas supozi pri ekzisto de antaŭulaj piĝinoj, finnbazitaj, kiujn sciis la lokaj norvegoj kaj rusoj. Jen ekzemplo de negacia frazo: ''Po den dag <b>ikke</b> Russefolk <b>arbej</b>'' ("En tiu tago rusoj ne laboras") — inter la negacio (''ikke'') kaj la verbo (''arbej'') staras alia vorto, kio ne povus esti en la rusa aŭ en la norvega.