Fortikaĵoj en Eŭropo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 10:
 
 
[[Eben Emael]]… tiu ĉi nomo sonas kiel sorĉa sorĉformulo, sed temas pri tute ordinara vilaĝo en sudorienta [[Belgio]], kiu neniam venus en paĝojn de historio, se en ĝia proksimeco la belga generalstabo ne lasus en la jaroj [[1932]] – [[1935]] konstrui laŭ la franca modelo grandegan fuortaron. Al projektistoj servis kiel modelo propre „grandgrupo“ Hochwald en [[Vosgeso|Vosgesoj]]. Al la belga fortikaĵ-konstruafero ĉiokaze ne eblas kontesti certajn originalajn perfektigojn kaj la propran solvon. Simile kiel hochwalda fuortaro havis Eben Emael hom-ekipon 1200 virojn, por kiu ampleksaj subteraj spacoj kun kvartirejoj, kuirejoj, manĝejoj, flegejo kaj pluaj spacoj estis fariĝontaj agadloko eble eĉ por vico da monatoj. Diference de la franca vogela fuortaro la belga grandfuortaro situis en ebenaĵo, super kanalo de Alberto, proksimume 40 km de [[Aĥeno]] kaj preskaŭ 8 kilometroj de [[MastriĥtoMaastriĥto]]. Meze de la ebenemaela fuortaro dominis artileria elŝovonta turniĝonta turo kun duopo de 120 mm kanonoj. Sed ĝian plej grandan pafforton prezentis 25 sepdekkvinmilimetraj kaj sesdekmilimetraj specialaj fortikaĵkanonoj, lokigitaj en artileriaj kaj infanteriaj fuortoj, parte ankaŭ en turoj. Krome la fuortaro havis 25 mitralĝemelojn en turniĝontaj turoj kaj grandan kvanton de pluaj leĝeraj kaj pezaj mitraloj en flankaj kaj enirejaj kreneloj. La tuta fuortaro havis kompreneble ankaŭ memstaran elektrejon, akvoprovizejon, filtroventolil-ekipaĵon, mallarĝspuran fervojon, liftojn kaj pluan specialan ekipaĵaron, ebliganta longdaŭran defendon kaj la vivon de multnombra hom-ekipo.
 
Eben Emael ne estis unusola belga fuortaro. En la jaro [[1928]] esploris aparta komisiono eblecon de renovigo kaj precipe modernigon de belga fortikaĵaro en [[Namuro]], [[Lieĝo]] kaj [[Antverpenoj]]. Tiu ĉi modernigo okazis en la jaroj [[1929]] – [[1936]]. La grupon Lieĝo kaj Namuro kunigis nova ĉeno de memstaraj fortikaĵoj apud rivero [[Meuse]], konsistanta precipe el malpezaj objektoj. La grupon Lieĝo kaj Antverpenoj kunigis pluaj ferbetonaj objektoj.
Linio 46:
La francaj fortikaĵoj konsistis en la praktiko el du reciproke diferencantaj sistemoj. La unua estis decentralizita – kreis ĝin unuopaj ferbetonaj objektoj de diversa reziskapablo, la tn. blokoj kaj interobjektoj, metitaj en preskaŭ koneksajn zonojn. Artileriaj kaj mitralaj – plejparte plimulte flankaj – pafadoj de tiuj ĉi izolitaj objektoj kreis plenan pafsistemon. Sistemo de kontraŭtankaj kaj kontraŭinfanteriaj obstakloj plifortigis tiun ĉi plenan zonon. Sed tiu ĉi tipo laŭ la francaj opinioj estis efika sole en malpli gravaj direktoj. La kernon de la francaj fortikaĵoj kreis fuortaroj. Ni fakte distingas du tipojn. La unua el ili, nomita „Ouvrage“ – „ĉefa objekto“, estis en la praktiko fuortaro kun ses ĝis ok rezistkapablaj ferbetonaj objektoj, kunigitaj per ampleksa sistemo de subteraj koridoroj, ĉambregoj, spacoj, komunikretoj kaj pluaj ekipaĵoj. La plej sentemajn direktojn de ebla atako baris la alia tipo de fuortaraj nodoj de defendo, „Ensemble“ – la tn. „grandgrupo“, konsistanta fakte el du reciproke kunigitaj fuortaroj de „Ouvrage“. Francoj, konstruante Maginot-linion, uzis tiun ĉi alian tipon fakte sole dufoje – legendarigita [[Hochwald]] apartenis al tiu ĉi alia tipo.
 
Maginot-linio estis la plej grandega, la plej konata, sed ne unusola franca fortikaĵsistemo. Ĝi fermis la plej verŝajnan direkton de invado de la germana armeo en Francion sur [[RhejnoRejno]] kaj ĝi kondukis direkte nordokcidenten ĝis [[Longyono]], kie ligis plua fortikaĵlinio, la tn. [[Daladier-linio]] kaj en granda distanco malantaŭ ĝi [[Weygand-linio]]. Daladier-linio komenciĝis ĉe Longyono kaj ĝi kondukis laŭlonge laŭ la belga limo ĝis maro al [[Dunkerk]]. Tiun ĉi linion kreis plimulte objektoj de malpeza tipo. Weygand-linio ricevis nomon laŭ franca generalo [[WEYGAND]] kaj ĝi restis plimulte sur papero. En mala flanko de Maginot-linio ligis fortikaĵoj ĉe la svisa limo kaj suden de tiu ĉi zono kondukis lasta – alpa linio, komencanta ĉe [[Geneva lago]] kaj finanta nur ĉe marbordo de [[Mediteraneo]].
 
 
Linio 54:
Fortikaĵlinion konstruis en la fino de la 30-aj jaroj ankaŭ la nazia [[Germanio]]. La germana fortikaĵ-konstruafero havis multjarajn tradiciojn. Sed la nazia armea strategio de „fulma milito“ farus anticipe el kiaj ajn daŭraj konstruaĵoj sensignifan senilaron, se… Se ne ekzistus historia averto de generacioj de germanaj strategoj antaŭ milito en du batalfrontoj! [[Adolf HITLER]] vidis malamikon numero unu en Oriento. Tial li volus certigi al si postfronton, ŝirmi al si la dorson (nur post kelke da monatoj surbaze de internacia situacio li estos decidiĝinta ŝanĝi la vicojn). Tial li decidiĝas konstrui kontraŭ [[Maginot-linio]] sian propran, [[Siegfried-linio|Siegfried-linion]], kiu estas borderonta la germana-francan limon kaj malebligonta invadon de la franca armeo Germanion. Tiu ĉi linio estis certigonta ŝirmon de la nazia regno post koncentriĝo de plimulto de la germanaj soldataroj al akirofensivoj en Oriento.
 
Laŭ la germana generalo [[Otto Wilhem FÖRSTER]] la tago de l‘ naskiĝo de la germanaj fortikaĵoj fariĝis la [[30-a de oktobro]] de [[1935]], kiam Hitler, akompanata de altaj naziaj oficiroj, elvojaĝis por trarigardi limregionon en [[RhejnlandoRejnlando]]. „Mi konsentas kun la situo de la fortikigita teritorio por landaj fortikaĵoj,“ li diris onidire post la seshora trarigardo de ĉefaj spacoj. Kiam generalo Förster survoje reen demandis Hitleron, kiom da jaroj estos je dispono por konstrui Siegfried-linion, li respondis al li per ŝultrumado. Nur post unu semajno li ricevis interesan respondon: 15 jarojn! Fortikaĵfakuloj de la nazia armeo komencis plani. Ĉiuj laboroj antaŭ la jaro [[1936]] havis sole eksperimentan karakteron. Konstruorganizaĵoj de la tria regno komencis agadon nur en la jaro [[1936]], sed oni pli multe parolis pri la konstruado, ol oni vere konstruis.
 
La germanaj fortikaĵprojektistoj pli poste venis al konkludo, ke la dekkvinjara templimo estas mallongigebla al 10 jaroj, sed fine en la jaro [[1938]] Hitler surprizis sian generalstabon per neatendita ordono – li ordonis maksimume rapidigi la konstruadon de Siegried-linio.