Paul Gerhardt: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Polarlys (diskuto | kontribuoj)
finfaro
Linio 1:
{{Ĝermo}}[[Dosiero:Paul Gerhardt.jpg|right|180px]]
'''Paul GERHARDT''' (* la [[12-an de marto]] [[1607]] en [[Gräfenhainichen]] en la germana elekt-princa lando [[Saksio]]; † la [[27-an de majo]] [[1676]] en [[Lübben]], [[Spree-arbaro]]) estis evangelia-lutera teologo, pastro, kaj apud [[Martin Luther]] verŝajne la plej grava poeto de religiaj kantoj en la germana lingvo.

Linio 44:

== Doma instruisto en Berlin ==
Same ni ne scias, kial Paul Gerhardt translokiĝis en 1643 al Berlin. Li tie trovis laboron kiel doma instruisto kaj edukisto en la familio de la juĝeja konsilisto Andreas Berthold kaj ties edzino Elisabeth, naskita Hortleder.

Berlin tiam estis ege damaĝita per la tridekjara milito: Pesto, variolo kaj bakteria disenterio estis reduktintaj la nombron de la enloĝantoj de 12 000 antaŭ la milito al 5 000 fine de la milito. Per siaj nun pli kaj pli estiĝantaj kanto-tekstoj Paul Gerhardt volas konsoli siajn samtempulojn kaj doni al ili kuraĝon kaj esperon.

Por la religia poezio tiuj ĉi jaroj en Berlin fariĝis Di-favorata tempo pro la amikeca kunlaboro de Paul Gerhardt kun [[Johann Crüger]]. Crüger, dek jarojn pli aĝa ol Gerhardt, jam ekde 1622 estis [[kantoro]], do ankaŭ [[orgenisto]], ĉe la Nikolai-preĝejo en Berlin. Li ankaŭ estis muzik-direktoro en la [[gimnazio]] de la "Griza Klostro". En 1640 li estis eldoninta en Berlin himnaron, kiu havas la titolon ''Nova perfekta kantaro laŭ la Aŭgsburga konfeso''. Kiam Crüger aperigis la himnaron en 1647 en nova eldono sub la baroka titolo ''Praxis Pietatis Melica – tio estas ekzercado de la pieco en kristanaj kaj konsol-riĉaj kantoj'', tiam enestis jam 18 kantoj de Gerhardt. Ĝis la kvina eldono en 1653 la nombro plialtiĝis al 82.

Paul Gerhardt enamikiĝis ankaŭ kun Petrus Vehr, [[preposto]] de la Nikolai-preĝejo, kiu fine ebligis al li fariĝi paroĥestro en [[Mittenwalde]].

== Pastro en Mittenwalde ==
En [[Mittenwalde]], kiu situas je la sudorienta rando de Berlin, estis mortinta en 1651 la long-jara unua paroĥestro. Por ricevi novan anim-zorganton, la urba konsilantaro serĉis kontakton kun la [[konsistorio]] en Berlin. Tiu rekomendis la teologian kandidaton Paul Gerhardt, kiu en Berlin estis montrinta sin neriproĉenda kaj ŝatata kiel diligenta kaj erudita luterana teologo. La urba konsilantaro sekvis tiun rekomendon kaj invitis lin por fari prov-predikon. Post kiam li estis teologie ekzamenita fare de la eklezia ofico, li sin devigis sekvi la [[Confessio Augustana|Aŭgsburgan konfeson]] kaj ties apologion, la Schmalkaldenajn artikolojn, la malgrandan kaj grandan kateĥismon kaj la konkord-formulon, kaj li ordiniĝis. Ĉio tia okazis la 18-an de novembro en la Nikolai-preĝejo en Berlin.

La 30-an de novembro oni enkondukis lin en Mittenwalde. Li transprenis la kutimajn pastrajn taskojn: prediki, doni la Sanktan Manĝon, bapti, asisti la nuptojn, preni la konfes-sakramenton, gvidi la funebrajn ceremoniojn. Aldone, kiel [[preposto]], li estis supervizoro de dek-unu ĉirkaŭaj paroĥoj en [[Königs-Wusterhausen]], [[Gräbendorf]], [[Teupitz]] kaj [[Gussow]]. Li devis teologie kaj administre kontroli, prikonsili kaj subteni ilin.

El tiu tempo ni konas kvar funebrajn predikojn. Ili montras, ke li predikis populare kaj bildece, klarigante, kiel en siaj kantoj, la enhavon per facile komporeneblaj ekzemploj.

Li ankaŭ en Mittenwalde plue poemis. Pruvo de tiu agado estas la jam menciitaj novaj kantoj en la kvina eldono de Johann Crüger. Por la sesa eldono de 1656 li inter aliaj verkis la faman pasionan himnon ''O Haupt voll Blut und Wunden'' (Ho sankta kap', kronita – [[ADORU – Ekumena Diserva Libro|ADORU]] 288), kiun [[Johann Sebastian Bach]] poste faris parton de la Pasiono laŭ Mateo, kaj kiun oni hodiaŭ alkalkulas al la tut-monda kultur-heredaĵo. Temas pri traduko de la latina ''Salve caput cruentatum'' de [[Arnulf el Loveno]] (long-tempe oni pensis, ke ĝi estas verko de [[Sankta Bernardo|Bernardo el Clairvaŭ]]).

Ne ĉesis liaj rilatoj al la Berlina Nikolai-komunumo. La 11-an de februaro 1655 li edziĝis kun Anna Maria (naskiĝinta la 19-an de majo 1622), la filino de Andreas Berthold, en kies domo li estis dungita kiel doma instruisto. La nupto okazis en la Bertholda domo en Berlin fare de preposto Petrus Vehr.

Unu jaron pli poste, la 19-an de majo 1656, ili ricevis filinon, Maria Elisabeth, kiu post duona jaro, la 28-an de januaro 1657, mortis kaj estis enterigita en Mittenwalde, kie oni starigis por ŝi epitafon en la preĝejo S-ta Moritz. Ili poste ricevis kvar pliajn infanojn, sed tri el ili, Anna Catharina, Andreas Christian kaj Andreas, baldaŭ mortis. Restis vivanta nur ilia filo Paul Friedrich, kiu postvivis siajn gepatrojn.

== Pastro ĉe la Nikolai-preĝejo en Berlin ==
En majo 1657 oni informis lin, ke li estas elektita dua diakono de la Berlina Nikolai-preĝejo. La 4-an de junio li esprimis sian konsenton, kaj la 22-an de julio li oficis la unuan fojon, baptante infanon. Kune kun sia edzino li loĝis tiutempe en la Stralau-a strato 38.

La [[Brandenburg]]-a elekt-princo [[Johann Sigismund]] en 1613 estis konvertiĝinta de la luterana al la reformita kalvinana konfesio, kiu nun estas la oficiala religio. Sed en la dekreto ''Confesso Sigismundi'' li estis permesinta al siaj subuloj resti luteranoj, se ili volas, kvankam la Aŭgsburga religia paco de [[1555]] estis fiksinta la formulon ''Cuius regio, eius religio'' (kies la regado, ties la religio).

Johann Sigismund, transprenante mem la decid-rajton pri ekleziaj aferoj, nomis sian politikon toleremo, sed la ortodoksaj luteranoj, inter ili ekzemple [[Abraham Calov]], sentis sin ekskluditaj kaj grumblis. La konsekvenco de tiuj kvereloj estis, ke la elekt-princo en 1662 malpermesis al siaj subuloj studi en la universitato de [[Wittenberg]]. Tio elvokis la proteston de la luteranaj teologoj, kies centro estis Berlin. Ankaŭ Paul Gerhardt estis envolvita en la disputon kaj forte defendis la luteranan starpunkton, por ne favori [[sinkretismo]]n.

Johann Sigismund en la rigora pozicio de la luteranoj vidis danĝeron por la religia paco, kaj pro tio, la 16-an de septembro 1664, eldonis tolerem-edikton, per kiu la reformita (laŭ la luteranoj hereza) konfesio estas agnoskita. Li postulis de la luteranaj teologoj, ke ili per sia subskribo aprobu tiun ĉi edikton. Ĉiujn, kiuj rifuzis, la elekt-princo maldungis.

Ankaŭ de Paul Gerhardt oni postulis, ke li donu, la 31-an de januaro 1666, sian subskribon. Sed ankaŭ li rifuzis. Do, la 13-an de februaro, oni eks-paroĥestrigis lin.

Sed la Berlinaj civitanoj kaj gildoj mult-nombre postulis reinstali lin kaj rezigni pri lia subskribo. La magistrato de Berlin sin turnis al la elekt-princo, kiu unue malakceptis. Sed, ĉar Gerhardt per siaj religiaj kantoj estis gajninta grandan renomon ankaŭ ekster Berlin, la estroj de la limlando Brandenburg intervenis kontraŭ la eksigo de Paul Gerhardt. Do, la 12-an de januaro 1667, Sigismund reinstalis lin. Sed Paul Gerhardt rezignis pri sia ofico pro sia kredo kaj sia konscienco. La elekt-princo, la 4-an de februaro 1667, definitive eksigis lin, kaj Paul Gerhardt nun estis sen enspezoj. – En la sama jaro, la 5-an de marto, mortis lia edzino Anna Maria.

Ekde 1666 Paul Gerhardt estis farinta etajn kajerojn (unuope ankaŭ jam pres-forme) kun po 12 kantoj. Oni kolektis ilin, entute 10, kaj kune eldonis ilin en Berlin kaj Frankfurt/Oder sub la titolo ''Geistliche Andachten'' (spiritaj edifoj). Estis do 120 kantoj, inter ili 26 novaj. Editoris tiun ĉi verkon [[Johann Georg Ebeling]], la nova kantoro de la Nikolai-preĝejo en Berlin, la posteulo de [[Johann Crüger]].

== Pastro en Lübben ==
La 5-an de septembro 1668 la paroĥestro de [[Lübben]] estis mortinta. La urbeto, situanta en [[Spree-arbaro]], tiam apartenis ne al [[Brandenburg]], sed al la elekt-princa lando [[Saksio]]. La konsilantaro de Lübben serĉis taŭgan novan pastron kaj decidis, inviti la konatan senlaboran Berlin-anon. Paul Gerhardt sekvis tiun ĉi inviton kaj la 14-an de oktobro 1668 prov-predikis. La 29-an de oktobro en la sama jaro, li estis vokata fare de la urbestro kaj la konsilantaro en la oficon de arĥidiakono de la Nikolai-preĝejo en Lübben.

Sed li ne povis tuj komenci, ĉar lia filo ekmalsaniĝis, kaj la antaŭvidita loĝejo montris sin multe tro malgranda. Nur en junio 1669, post kiam oni estis konstruinta la loĝejon pli vasta, li povis translokiĝi al Lübben kaj estis solene instalita la 16-an de junio. Tie ĉi li vivis modeste dum siaj lastaj vivo-jaroj, fidele plenumante la taskojn de bona anim-zorganto.

Paul Gerhardt mortis en sia 70-a vivo-jaro, la 27-an de majo 1676, en sia paroĥestra loĝejo en Lübben. En la altarejo, proksime de la altaro mem, li trovis sian lastan ripozon la 7-an de junio.

Honore al li en 1930 la Nikolai-preĝejo de Lübben ricevis la nomon Paul-Gerhardt-preĝejo. En ĝi estas memor-pentraĵo, farita ĉirkaŭ 1700 de ne konata verkinto. Ĝi portas latinan epigrafon de [[Gottlieb Wernsdorf]] la pli aĝa:

:Kvazaŭ ĝi vivus, vi tie ĉi vidas la valoran portreton de Paul Gerhardt.
Li estis tute plenigita de fido, karitato kaj espero.
Per sonoj forto-plenaj kiel harpo-sonoj de Asaf'
li levis la laŭdon de Kristo per ĉielecaj kantoj.
Ho vi, kristano, kantu ofte liajn kantojn en sankta ĝojo;
tiele per ili la Spirito de Dio penetros en vian koron.

== En Esperanto aperis ==