Paul Gerhardt: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ligiloj
Linio 14:
Paul tie vizitis la bazan lernejon. Kune kun la elementaj ekzercoj de legado kaj skribado li sendemande transprenis ankaŭ la puran doktrinon de [[Martin Luther]] kaj praktikis ĝin en la familio kaj en la urbeta preĝejo. Al la lernendaĵo apartenis ankaŭ ĥor-kantado kaj eĉ bazaj konoj de la latina lingvo.
 
La vivo en sufiĉa ekonomia bonstato kaj en harmonio kun la naturo povus esti idilia, se ne estus la teruroj de la [[30-jaraTridekjara militoMilito]]: malsat-periodoj, epidemioj kaj perfortoj fare de la militistoj. La 11-an de aprilo 1637 okazos la katastrofo: Henichen estos funde detruita de svedaj soldatoj.
 
== Gimnaziano en Grimma ==
Linio 46:
Same ni ne scias, kial Paul Gerhardt translokiĝis en 1643 al Berlin. Li tie trovis laboron kiel doma instruisto kaj edukisto en la familio de la juĝeja konsilisto Andreas Berthold kaj ties edzino Elisabeth, naskita Hortleder.
 
Berlin tiam estis ege damaĝita per la tridekjara[[Tridekjara militoMilito]]: Pesto, variolo kaj bakteria disenterio estis reduktintaj la nombron de la enloĝantoj de 12 000 antaŭ la milito al 5 000 fine de la milito. Per siaj nun pli kaj pli estiĝantaj kanto-tekstoj Paul Gerhardt volas konsoli siajn samtempulojn kaj doni al ili kuraĝon kaj esperon.
 
Por la religia poezio tiuj ĉi jaroj en Berlin fariĝis Di-favorata tempo pro la amikeca kunlaboro de Paul Gerhardt kun [[Johann Crüger]]. Crüger, dek jarojn pli aĝa ol Gerhardt, jam ekde 1622 estis [[kantoro]], do ankaŭ [[orgenisto]], ĉe la Nikolai-preĝejo en Berlin. Li ankaŭ estis muzik-direktoro en la [[gimnazio]] de la "Griza Klostro". En 1640 li estis eldoninta en Berlin himnaron, kiu havas la titolon ''Nova perfekta kantaro laŭ la Aŭgsburga konfeso''. Kiam Crüger aperigis la himnaron en 1647 en nova eldono sub la baroka titolo ''Praxis Pietatis Melica – tio estas ekzercado de la pieco en kristanaj kaj konsol-riĉaj kantoj'', tiam enestis jam 18 kantoj de Gerhardt. Ĝis la kvina eldono en 1653 la nombro plialtiĝis al 82.