Philip Glass: Malsamoj inter versioj

1 150 bitokojn aldonis ,  antaŭ 14 jaroj
Neniu resumo de redakto
==Vido kaj Verkoj==
===Komencoj, edukado kaj influoj===
Glass naskiĝis en [[Baltimore (Marilando)|Baltimoro, Marilando]], filo de judaj migrintoj de [[Litovio]]. Lia patro proprietis [[gramofondisko|gramofondiskan]] butikon, kaj sia tre rafinita gramofondiskaro konsistis plejparte el nevenditaj diskoj. Do, Glass renkontis modernan muzikon ([[Paul Hindemith|Paul HINDEMITH]], [[Béla Bartók|Béla BARTÓK]], [[Dmitri Ŝostakoviĉ|Dmitri ŜOSTAKOVIĈ]]) kaj Eŭropan artmuzikon (arĉajn kvartetojn de [[Ludwig van Beethoven|Beethoven]] kaj la du pianajn triojn de [[Franz Schubert|Schubert]]) dum li estis tre juna. Tiam li studis [[fluto|fluton]] kiel infano en la Peabody Konservatorio de Muziko kaj poste eniris akcelitan kolegian programon en la [[Universitato de Ĉikago]] dum li aĝis 15 jarojn, kie li studis [[matematiko|matematikon]] kaj [[filozofio|filozofion]]. Li poste iris al la Juilliard Lernejo de Muziko, kie li ŝanĝis al ĉefe ludi klavinstrumentojn. Lia komponistajkomponadaj instruistoj inkluzivis Vincent PERSICHETTI kaj William BERGSMA. Tiame, je [[1959]], li gajnis premion en la BMI Lernantaj KomponistajKomponadj Premioj, iu el la plej prestiĝaj internaciaj premioj por junaj komponistoj. Dum la somero je [[1960]], li studis komponadon kun Darius MILHAUD kaj komponis [[konĉerto|konĉerton]] por violono por kunlernanto, Dorothy PIXLEY-ROTHSCHILD.
 
Poste li iris al [[Parizo]], kie li studis komponadon kun eminenta komponada instruistino Nadia BOULANGER je [[1963]] ĝis [[1965]], analizanta partiturojn de [[Johann Sebastian Bach|Johann Sebastian BACH]] (''Das wohltemperierte Clavier'' aŭ ''La Bonagorda Klavinstrumento''), [[Wolfgang Amadeus Mozart|Wolfgang Amadeus MOZART]] (liaj konĉertoj por piano), kaj Beethoven. Glass poste diris en sia aŭtobiografio ''Music by Philip Glass'' (''Muziko de Philip Glass'', [[1987]]), ke la nova muziko prezentita Parize en la koncertoj ''Domaines musicale'' (Muzikaj Regnoj) de Pierre BOULEZ mankis eksciton laŭ si (krom la muziko de [[John Cage|John CAGE]] kaj Morton FELDMAN), sed li profunde imponiĝis per prezentoj de novaj teatraĵoj en la teatro ''Odéon'' de Jean-Louis BARRAULT kaj filmoj de la [[Franca Nova Ondo]], de filmistoj ekzemple Jean-Luc GODARD kaj [[François Truffaut|François TRUFFAUT]].
 
Post verkinta filmmuzikon kun Ravi SHANKAR en Francio, Glass veturis, ĉefe pro religiaj motivoj, al norda [[Barato]] je [[1966]], kie li renkontis tibetajn rifuĝintoj. Li renkontis [[Tenzin Gyatso]], la 14-a [[Dalai-lamao]], je [[1972]].
 
{{ĝermo-biografio}}
157

redaktoj