Philip Glass: Malsamoj inter versioj

733 bitokojn aldonis ,  antaŭ 14 jaroj
Poste li iris al [[Parizo]], kie li studis komponadon kun eminenta komponada instruistino Nadia BOULANGER je [[1963]] ĝis [[1965]], analizanta partiturojn de [[Johann Sebastian Bach|Johann Sebastian BACH]] (''Das wohltemperierte Clavier'' aŭ ''La Bonagorda Klavinstrumento''), [[Wolfgang Amadeus Mozart|Wolfgang Amadeus MOZART]] (liaj konĉertoj por piano), kaj Beethoven. Glass poste diris en sia aŭtobiografio ''Music by Philip Glass'' (''Muziko de Philip Glass'', [[1987]]), ke la nova muziko prezentita Parize en la koncertoj ''Domaines musicale'' (Muzikaj Regnoj) de Pierre BOULEZ mankis eksciton laŭ si (krom la muziko de [[John Cage|John CAGE]] kaj Morton FELDMAN), sed li profunde imponiĝis per prezentoj de novaj teatraĵoj en la teatro ''Odéon'' de Jean-Louis BARRAULT kaj filmoj de la [[Franca Nova Ondo]], de filmistoj ekzemple Jean-Luc GODARD kaj [[François Truffaut|François TRUFFAUT]].
 
Post verkinta filmmuzikon kun Ravi SHANKARShankar en Francio, Glass veturis, ĉefe pro religiaj motivoj, al norda [[Barato]] je [[1966]], kie li renkontis tibetajn rifuĝintoj. Li renkontis [[Tenzin Gyatso]], la 14-a [[Dalai-lamao]], je [[1972]].
 
Lia distinga stilo estiĝis el lia laborado kun Shankar kaj lia percepto de ritmo en [[hindia muziko]] por tute adicia. Kiam li revenis hejme li rezignis ĉiujn el lia pli fruaj komponaĵoj, kiuj komponiĝis per modere moderna stilo, komparebla al la muziko de Milhaud, Aaron COPLAND, kaj Samuel BARBER, kaj ekkomponis severajn verkaĵojn bazitajn sur adiciaj ritmoj kaj senco de tempo influita de [[Samuel Beckett|Samuel BECKETT]], kies verkojn li renkontis kiam li verkis por eksperimenta teatro. La unua el la fruaj verkaĵoj en tiu minimumisma idiomo estis la muziko por prezento de la teatraĵo ''Comédie'' (''Komedio'', [[1963]]) de Beckett je [[1965]] por du sopransaksofonoj; la kvara estis arĉa kvarteto (N-ro 1, [[1966]]).
 
{{ĝermo-biografio}}
157

redaktoj