Slabokonstruaĵo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
tekst-aldono
Linio 1:
[[Konstruarto]] > [[konstrumetodo]] >slabokonstruado/aĵo slabokonstruo < [[ŝtalbetona slabo]] < [[ŝtalbetono]] < [[konstrumaterialo]]
----
'''Slabokonstruaĵo''' estas [[konstruado|konstruita]] plejparte el [[slabo]]j, kiuj ĝenerale konsistas el [[betono]] kaj estas armitaj per [[ŝtalo]]. La unuaj slabodomoj oni konstruis en [[Nederlando]] post la [[Unua mondmilito]]. La unuan pluretaĝan multfamilian loĝdomon (aŭ "loĝblokon") el slaboj oni konstruis [[1939]] en [[Francio]]. En la dua duono de la [[20-a jarcento]] multaj [[industrio|industriaj]] [[lando]]j uzis tiun [[konstrumetodon]], por amasa produktado de (plej ofte grandformataj) [[loĝdomo]]j.
<!--Massenhafte Ausbreitung fanden die Plattenbauten nach dem [[Zweiter Weltkrieg|Zweiten Weltkrieg]] in den [[1960er]] bis in die [[1980er]] Jahre in der [[Deutsche Demokratische Republik|DDR]] und anderen [[Realsozialismus|realsozialistischen]] Staaten als Form des industriellen Wohnungsbaus unter Anlehnung an die [[Bauhaus]]-Architektur. Auch in Staaten wie den [[USA]], [[Großbritannien]], [[Frankreich]] oder der [[BRD]] wurden und werden nachwievor größere [[Wohnbau]]ten, [[Hochhaus|Bürohochhäuser]], [[Industriebau]]ten und andere Großbauten aus vor Ort oder werkseitig vergossenen [[Betonplatte]]n und aus vorproduzierten [[Fertigteil]]en wie [[Glasfront]]en, [[Fassadenplatte]]n und [[Betonfertigteil]]en aufgebaut.-->
 
==Germanio==
Linio 9 ⟶ 10:
[[dosiero:slabodomojBerlino.jpeg|thumb|right|240px|Slabodomoj detalame dezajnitaj, ĉe la placo Gendarmenmarkt, Berlino]]
[[dosiero:slabodomoBerlino.jpeg|thumb|right|240px|Alta diskoforma slabokonstruaĵo kun monotona fasado, Berlino]]
La unuaj slabokonstruaĵoj en Germanio estis en [[1923]] la du-etaĝaj domoj de la setlejo ''Splenemann-Siedlung'' en la kvartalo [[Lichtenberg]], [[Berlino]].
...
La Dua mondmilito detruis enorman kvanton da loĝejoj en Germanio. Precipe en ties orienta parto, kie en [[1949]] fondiĝis [[Germana Demokrata Respubliko]], en la 1950-aj jaroj komencis klopodoj transiri al kvazaŭ-industriaj konstrumetodoj. Ĉefe orintiĝante laŭ samcelaj tendencoj de la konstruado en [[Sovetunio]], sed ankaŭ sub influo de la tradicio de [[Bauhaus]] okazis evoluigo de ĉiam pli grandaj antaŭfabrikitaj konstruelementoj. Trans pluraj fazoj la elementoj fine atingis la formaton de ĉambromuro.<br>
La fakuloj tiam origine parolis germane pri "Bauten in Großtafelbauweise" (laŭvorte: konstruaĵoj konstruitaj el grandaj tabuloj), sed la ĝenerala lingvouzo baptis kaj la domon kaj la konstrumetodon "Plattenbau" (slabokonstruo).
 
En [[1972]] [[GDR]] decidis realigi ambician loĝej-konstruprogramon, kies celo estis solvi ĉiujn sociajn problemojn rilate loĝadon; konkrete: oni promesis, ke ekde [[1990]] ĉiu homo vivu en loĝejo adekvata al la individua bezono.<br>
Kiel sekvo de tiu decido, la slabokonstruaĵo iĝis la preferita tipo de loĝdomo.
Novaj urbaj kvartaloj kaj eĉ kelkaj komplete novaj urboj (ekzemple: [[Halle-Neustadt]], [[Hoyerswerda]]) planitaj por miloj ĝis centmilo da loĝantoj estiĝis preskaŭ ekzkluzive per slabokonstruado. Entute tiel pretiĝis pli ol 3 milionoj da loĝejoj (en lando kun 16,3 milionoj da homoj). Estis konstruitaj domoj kiuj - je nekredeble malaltaj luprezoj - la loĝantojn kontentigis ja per relativa komforto, sed ne estetike. La alia, ombra medalflanko de la koncentriĝo je amasa slabokonstruado, estis longatempa neglekto de la malnovaj urbokvartaloj. Nur ĉirkau la fino de la sepdekaj jaroj komencis klopodoj sisteme ripari malnovajn domojn. Baldaŭ evidentiĝis, ke serioze mankas laborantoj kaj rimedoj por tiu tasko, ĉar la giganta slabokonstrua kampanjo emis gluti ĉion. Solvon la deciduloj vidis en apliko de la tiel nomataj industriecaj konstrumetodoj por plenigi vakajn parcelojn ene de la malnovaj urbaj areoj kaj eĉ en la urbokernoj. La enurbaj kondiĉoj altigis la konstrukostojn kaj -ne ĉie, sed multloke- instigis je pli altaj arkitekturaj kvalitoj.
 
Kontraste al pli fruaj tempoj, kiam la slabodomoj estis simplaj trufasadoj preskaŭ sen ornamoj, ekde la 1980-aj jaroj oni komencis , en lokoj gravaj por la urbobildo, adapti la fasadojn de slabokonstruaĵojn al la ĉirkaŭaj domoj per apliko de reinterpretitaj historiaj formoj.<br>
Tion ekzemplas la arkitekturo ĉe ''Friedrichstraße'' en Berlino kaj ankaŭ konstruaĵoj en la (samurba) [[Nikolaja kvartalo]], kies malgrandaj formatoj kaj pintaj gabloj impresas surprizige, montrante kvalitojn neatenditajn ĉe slabokonstruo.
Kiel ŝerca [[sinonimo]] por slabokonstruaĵo en GDR foje aŭdeblis ''porlaboristaj poŝtfakoj''.
 
Per diversaj modifoj rilate fasadon, spacodisdividon, instalaĵojn kaj varmizolon oni klopodis post 1990 plialtigi la loĝkvaliton de la slabodomoj.
 
Pro la ĝisradike ŝanĝiĝinta socia situacio en la oriento de Germanio kun altiĝintaj luprezoj unuflanke kaj senlaboreco aliflanke, la merkata bezono pri loĝeja spaco konsiderinde malkreskis.<br>
El tio rezultas la paradoksaĵo, ke la urbaj aŭtoritatoj alfrontas novaspecan problemon - ne loĝej-mankon, sed abundon da malpleniĝantaj slabodomoj. La federacia registaro eĉ asignas financajn subvenciojn ofte nur tiam, se okazas malkonstruo de certa procentaĵo de la loĝejaro.
 
En julio de la jaro [[2004]] en [[Dresdeno]] malfermiĝis ekzpozicio pri slabokonstruo.
 
[[de:Plattenbau]]