Luigi Minnaja: Malsamoj inter versioj

2 488 bitokojn aldonis ,  antaŭ 17 jaroj
sen resumo de redaktoj
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
 
Neniu resumo de redakto
[[Kategorio:Esperanto-movado]] [[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto]]
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto M]]
[[Enciklopedio de Esperanto - M|EdE-M]] - [[Itala esperantisto]]
'''Luigi MINNAIAMINNAJA''', italo(naskiĝis ŝtatoficisto.la Nask.[[21-a de januaro|21-an de jan.januaro]] [[1899]] en [[Pisticci.]], mortis la E[[27-istoa de 1926.januaro|27-an Fervorade prop-isto.januaro]] Sekr.[[1974]] deen la[[Romo]]) lokaestis grupoitala enesperantisto, Romaŝtatoficisto.
 
E-isto de 1926. Fervora prop-isto. Sekr. de la loka grupo en Roma. Unu el la plej aktivaj kaj sindonaj agantoj por la Internacia Lingvo en [[Italio]] kaj kaj ankaŭ vaste ekster ĝiaj limoj. Luigi Minnaja restis fidela al la lingvo kaj al la idealoj, ligitaj al ĝi, ĝis la lasta momento de sia vivo. Dum multaj jaroj li estis sekretario de la loka Esperanto-grupo en Romo kaj entute la ĉefa aktivulo, kune kun s-ino Carolina Minnaja, en la ĉefurbo de Italio. Li fariĝis membro de UEA kaj senĉese laboris por la Asocio, interalie kiel delegito en Romo kaj peranto kaj ĉefdelegito por Italio de [[1945]] ĝis [[1969]], kiam pro la ne tre bona sano li retiriĝis de tiu funkcio.
 
Dank'al la klopodoj de gesinjoroj Carolina kaj Luigi Minnaja komenciĝis 1a elsendoj de [[Radio Romo]] en [[1950]]. Gesinjoroj Minnaja dum multaj jaroj, preskaŭ tute solaj, prizorgis la programon kaj la disaŭdigojn.
 
Luigi Minnaja estis tre aktiva ankaŭ kiel tradukanto. Unu el la plej gravaj atingoj inter la du mondmilitoj estis la pnblikigo de la belega Gvidlibro pri Romo, kiun eldonis la Itala ''Touring Club'', sed kiu bedaŭrinde jam delonge elĉerpiĝis. La tradukon kaj la bonegan glosaron prizorgis Carolina kaj Luigi Minnaja. Al tiu grava kampo ambaŭ dediĉis multe da tempo kaj talenta laboro. Ilia lasta verko estas la traduko de ''Renkonto kun Trentino'', riĉe ilustrita libro, publikigita okaze de la itala landa Kongreso de Esperanto en [[Trento]].
 
En la familio Minnaja nur Esperanto estis uzata. Ambaŭ filoj, d-ro Carlo kaj d-ro Nicola estas denaskaj esperantistoj. Ankaŭ tiurilate la familio Minnaja povas esti modelo por multaj gepatroj, kiuj scias la lingvon. En la Esperanto-movado la familio Minnaja fariĝis koncepto. Kiel homo Luigi estis senfine ĝentila, afabla, helpema kaj klera. Ĉiuj, kiuj havis la grandan privilegion persone konatiĝi kun li, spertis tion.
 
Ĉe [[Belartaj konkursoj]] de [[UEA]] estas atrinuata [[Premio Luigi Minnaja]] por eseoj.
 
 
==Tradukoj==
 
*Salvatore, Vincenzo: '''L' inno dei cittadini del mondo''' (Teksto en Esperanto de Luigi Minnaja)
*Conti, Giuseppe:'''Enigmista junularo''' (1961)
*'''Glossario dei congressi: italiano, Esperanto, francese, inglese, tedesco''' (1959)
*'''Pacon, sinjoro''' (1970)
*Pascoli, Giovanni: '''Thallusa''' (el la latina, 1969)
*Scrinzi, Gino: '''Renkonto kun Trentino''' (1974)
*Senes, Lydia: '''Eta bukedo'''