Ralph Bonesper: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Ralph BONESPER''' (pseŭdonimo ''Ruĝamo;'' naskiĝis en 1896 aŭ 1897 (pro sengepatra vivado mankas detaloj pri la dato kaj loko de lia naskiĝo); mortis en aprilo 1971) estis hungara-usona esperantisto, laboristo kaj eksmaristo.
 
Li lernis Esperanton en [[1921]] en [[Debrecen]], [[Hungario]]. Kiel migrulo kaj [[maristo]] li vojaĝadis en ĉirkaŭ 20 landoj, helpite de [[Esperanto]] kaj propagandante por Esperanto. En [[1927]] en [[Antwerpen]] li organizis maristan Esperanto-grupon, kiu jaron post lia foriro likvidiĝis pro disvojaĝo de preskaŭ ĉiuj membroj. En [[1929]] li prezidis [[SAT-Rondo]]n en [[Nov-Jorko]]. En [[1930]] li fondis [[LEA-NA]]-n, kaj gvidis ĝin ĝis ĉirkaŭ [[1935]] (ĝenerala sekretario). Li instruis Esperanton en Nov-Jorka „[[Workers School]]“ (plej granda [[laborista revolucia lernejo]] en [[Ameriko]]), kiu oficiale enkondukis Esperanton. Dum la dua mondmilito li aktivis por la [[Solidara Helpservo]] de [[SAT]], kiu provizis manĝaĵojn al esperantistoj kaj militviktimoj en Eŭropo.
 
Li estis peranto de [[IPE]] kaj verkis artikolojn en ''[[Sennaciulo]], [[Heroldo de Esperanto]], [[Ĉina Esperantisto]]'' kaj aliaj gazetoj. Multaj artikoloj de li aperis, tradukitaj el Esperanto, en usonaj, francaj, germanaj, belgaj, sovetaj, ĉinaj kaj hungaraj gazetoj.