Ariel Ŝaron: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
Li estis ministro pri agrikulturo ([[1977]]-[[1981]])) kaj ministro pri defendo ([[1981]]-[[1983]]) en la registaroj de [[Menaĥem Begin]].
 
En [[1982]] li ludis rolon en la [[masakro de Sabra kaj ChatilaŜatila]], kiu okazis dum la milito en [[Libano]]. Jen la faktoj: Kristanaj falanĝistoj eniris la [[Palestino|palestinanajn]] rifuĝejojn nomatajn Sabra kaj Chatila, en [[Bejruto]], kaj mortigis inter 460 kaj 3500 palestinanajn civilulojn. La israela armeo estis aliancanoj de la falanĝistoj, kaj ili regis la regionon. Oni ankoraŭ diskutas, ĝis kiu grado ili respondecas pri la masakro, sed Ŝaron, kiu estis la ministro pri defendo, aperis antaŭ registara komisiono, kiu decidis, ke li havis respondecon en la afero, kaj Ŝaron estis devigata forlasi la oficon de ministro.
 
En postaj jaroj li ankoraŭ servis kiel ministro plurfoje, kaj post la elekto de [[Ehud Barak]] kiel ĉef ministro en [[1998]], Ŝaron fariĝis la estro de la ĉefa dekstra partio, [[Likud]]. Dum la somero de [[2000]], Ŝaron insistis fari oficialan viziton al [[Haram Al Ŝarif]], sankta loko por [[islamo|islamanoj]]. En la postaj horoj komencis la [[intifado]], kiu ankoraŭ daŭras nun.