Pretoro: Malsamoj inter versioj

2 355 bitokojn aldonis ,  antaŭ 14 jaroj
sen resumo de redaktoj
(Pretoro renomita al Pretoro (Italio): Pretoro estas PIV-a vorto por romia funkciulo...)
 
[[Dosiero:Modell Praetorium, Cologne.JPG|thumb|200px|<center>modelo de la pretorejo en la romia urbo [[Kolonjo]], administra centro de la romia provinco [[Germania Inferior]]]]
#REDIRECT [[Pretoro (Italio)]]
'''Pretoro''' [[latina lingvo|latine]] ''praetor'', en la [[Romia Imperio]] origine estis la ĉefa oficiro de ĉiu fortikaĵo de la romia armeo. Li rezidis en la [[pretorejo]], [[latina lingvo|latine]] ''praetorium'', la centro de la fortikaĵo, kiun, ekkonstruante konstruaĵon, la soldatoj ĉiam unue konstruis.
 
En la [[Romia Respubliko]], la pretoroj estis altrangaj funkciuloj de la ŝtatoj, kiuj elektiĝis ĉiam nur por la daŭro de unu jaro. Poste, ankaŭ dum la epoko de la [[Romia Imperio]], inter la pretoroj inter alie la estroj de la romiaj provincoj.
 
[[Dosiero:SenecaELWI.jpg|thumb|left|150px|<center>Ekzemple de konata pretoro estis la filozofo [[Seneko la pli juna]]]]
Ekde la jaro [[-367|367]] antaŭ Kristo unue ekzistis la posteno de unusola pretoro en la ŝtato: la ''praetor urbanus'' respondecis pri la juro de la ĉefurbo Romo: li preparis procesojn, tiam transdonis la kazojn al la popole elektitaj juĝistoj ''(iudices selecti)'' kaj fine deklaris la [[verdikto]]jn. Dum la jaro [[-247|247]] antaŭ Kristo aldoniĝis la ''praetor peregrinus (peregrinus'' = fremdulo), kiu zorgis pri juraj disputoj inter romianoj kaj ne-romianoj. Dum [[-227|227]] ekestis la unuaj pretoraj postenoj por la gvidado de la unuaj du romiaj provincoj, [[Sardinio]] kaj [[Sicilio]], kaj dum [[-197|197]] aldoniĝis du pliaj provincestraj pretoraj postenoj por la novaj provincoj [[Hispania citerior]] kaj [[Hispania ulterior]]. Tiumomente do ekzistis ses pretoroj.
 
Ĝis la jaro [[-81|81]] la nombro de pretoroj malgraŭ kreska nombro da provincoj restis sama, sed tiujare altiĝis unue al 8 kaj poste al 10. Dum la epoko de la [[Romia Imperio]] la nombro de la jure respondecaj pretoroj alternis inter 10 kaj 18, kaj la provincestroj oficiale ne plu havis tiun titolon, kvankam iliaj palacoj en la provincaj ĉefurboj daŭre nomiĝis [[pretorejo]]j.
 
 
[[ca:Pretor]]
[[da:Praetor]]
[[de:Praetor]]
[[en:Praetor]]
[[es:Pretor]]
[[et:Preetor]]
[[fi:Preetori]]
[[fr:Préteur]]
[[he:פראיטור]]
[[hu:Praetor]]
[[it:Pretore (storia romana)]]
[[ja:プラエトル]]
[[ka:პრეტორი]]
[[nl:Praetor]]
[[no:Praetor]]
[[pl:Pretor]]
[[pt:Pretor]]
[[ru:Претор]]
[[sv:Pretor]]
[[zh:副執政]]