Leopold Einstein: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
) (diskuto | kontribuoj)
Ligiloj
Ismo (diskuto | kontribuoj)
e Kategorio:Germanaj esperantistoj
Linio 7:
'''Leopold EINSTEIN''' [ajnŝtajn] estis germana esperantisto, ĵurnalisto. Naskita en [[1834]], li mortis je la [[8-a de septembro]] de [[1890]] en [[Nürnberg]].
 
Unu el la unuaj [[pioniroj de Esperanto]]. [[L. L. Zamenhof]] skribis pri li, ke lia nomo devas esti enskribata per oraj literoj en la [[historio de Esperanto]]. Mondlingvano jam de longa tempo, li publikigis en [[1885]] traktaĵon Germanlingve.[[germana lingvo|germanlingvan]]: Al la historio de la mondlingvaj provoj de [[Leibniz]] ĝis la nuntempo. Fariĝis [[volapuko|volapukisto]], kaj propagandis tiun lingvon per ĉirkaŭ 200 artikoloj. Sed ricevinte okaze en [[1888]] la [[Unua Libro|Unuan Libron]] de Zamenhof, li tuj konvertiĝis al [[Esperanto]]. Li tuj komencis energian laboron, malgraŭ la atakoj de liaj iamaj volapukistaj amikoj. Liaj broŝuroj Germanlingvaj kreis la fundamenton por la movado en [[Germanio]] ĝuste en la momento, kiam en [[Rusujo]] pro politikaj kaŭzoj ĝi estis preskaŭ sufokiĝanta. Sub lia influo la "[[Nürnberger Welt. sprachenvereinWeltsprachenverein]]", fondita je la [[18-a de februaro]] de [[1885]] kiel centro de la [[volapukisma movado]], transiris en decembro de 1888 al Esperanto. (L. OV, p: 69-71.)
 
[[Kategorio:Germanaj esperantistoj]]