Aleksandr Postnikov: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Gravaj esperantistoj]]>>[[Rusaj esperantistoj]]
 
'''Aleksandr' Alekse'jeviĉ PO'STNIKOV''' ruso, [[kapitano]] de [[Rusa Gvardio]] ([[1880]]-[[1925]]). Fama Rusa esperantisto, energia propagandisto de Esperanto. En [[1909]] li fondis [[Ruslanda Ligo EsperantistaEsperanta| Ruslandan Ligon E-anEsperantan]], revivigis la gazeton „[[Ruslanda Esperantisto]]“. aranĝis kaj okazigis la unuan [[Rusia Kongreso de Esperantistoj|Rusian Kongreson de Esperantisoj]] en [[1910]] en [[Peterburgo]].
 
Aristokrato, kavaliro de multaj ordenoj pro partopreno en 28 bataloj dum la japana milito, Aleksandr POSTNIKOV estis brila kaj neordinara persono en la Rusia Esperano-movado en la komenco de la 20-a jarcento, sed dum multaj jardekoj tiun nomon kovris la kurteno de prisilentado. Li uzus Esperanton „ankaŭ por la malhonora kontraŭregna agado“ (laŭ esprimo de Ŝirjaev) kaj tio kaŭzis al la plua Esperanto-movado en [[Rusio]] tre senteblan ekbaton. En [[1911]] li estis arestata kaj akuzata pri spionado. La [[26-a de aŭgusto|26-an de aŭgusto]] [[1911]] la Juĝistaro de [[Peterburga Milit-Distrikta Juĝejo]] deklaris la verdikton. A. Postnikov estis senigita de ĉiuj rangoj, ordenoj, surbrusta akademia signo, posedrajtoj kaj kondamnita al 8-jara bagnado. La Ligo kun siaj filioj estis fermata de la registaro.