Diskuto:Okto: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Diskuto:Okto renomita al Diskuto:Oktavo, alidirektilo lasita: tio ĉi estas la internacie uzata vorto por la priskribita afero
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Kiel mi menciis jam sur [[Vikipediista diskuto:Longharulo]], mi proponas renomi ĉi tiun paĝon al la PIV-a kaj PMEG-a kunmetaĵo "okto". Simile mi proponas renomi "septimo" al "septo" ktp. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 12:18, 7. Maj 2007 (UTC)
 
==Denove pri okto/oktavo==
Post kiam mi renomis la artikolon al ĝia origina titolo (''okto''), Longharulo nun denove alinomis ĝin al ''oktavo'', kun la pravigo ke "tio ĉi estas la internacie uzata vorto por la priskribita afero". Ne klaras ĉu li intencas la internacian uzon en ajna lingvo aŭ la internacian uzon en Esperanto. Se li intencas la uzon en ajna lingvo, tio simple ne gravas, ĉar ni ĉi tie uzas Esperanton, kaj ne iun alian lingvon. Se li intencas Esperanton, mi povas nur respondi, ke fakte la uzo de "okto" kaj "oktavo" estas simile kutima en Esperanto (156 guglotrafoj por 'oktavo kaj estas', 139 guglotrafoj por 'okto kaj estas'). Do tio ne decidas, kion ni uzu en la Vikipedio.
 
Tamen gravas havi unuecon ene de la Vikipedio. Ni nun uzas la esprimojn [[duto]], [[trito]], [[sesto]], kaj [[septo]]. La esprimoj ''sesto'' kaj ''septo'' estas pli kutimaj ol ''seksto'' kaj ''septimo'' (ekz-e 314 guglotrafoj por 'sesto kaj estas' kaj ''92 guglotrafoj por 'seksto kaj estas'). Do ni ne ŝanĝu ĉi tiun sistemon. Tial mi pro unueco nun renomas la artikolon al ''okto''.
 
Mi petas al Longharulo ne denove alinomi la paĝon ĝis kiam estos konsento pri tio. [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 20:45, 15. Jun 2007 (UTC)
Reiri al la paĝo "Okto".