Ŝtonkavernaro de Mogao: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
e (roboto aldono de: it:Grotte di Mogao)
En la fino de la 19-a jarcento, la fama ŝtonkavernaro Mogao jam sin trovis en kadukiĝo. La ligna kornica vojo plejparte detruiĝis, la flusablo monte amasiĝis, kaj multaj kavernoj el la malsupra tavolo estis enterigitaj. Nur antaŭ la ŝtonkavernaro ankoraŭ restis tri kadukaj templetoj, nomataj respektive la supra, la meza kaj la malsupra laŭ la topografia situado. En la antaŭaj du templetoj loĝis kelkaj lama-oj, kaj la malsupra templeto estis reformita kiel taoisma templo fare de taoisto Wang Yuanlu. Iom post iom li fariĝis la verta administranto de la Ŝtonkavernaro Mogao, kaj li ofte dungis homojn ripari statuojn de la kavernoj aŭ forbalai fluosablon el ili.
La 26-an de majo, 1900, kiam la menciita taoisto estis foriganta sablon el la enirejo de la kaverno n. 16, li hazarde trovis iun kaŝitan ĉambron. Tio ja estis la fama sutro-kaŝa groto mil-jare fermita.
S-ro Joel Bellasen el Francio, kiu dufoje vojaĝis al [[Dunhuang]], diris pri sia impreso:
"La kulturaj relikvoj konservataj en la sutro-kaŝa groto ĉiu estas rara trezoraĵo je nekalkulebla valoro!"
Jes, tio estas fakto. Sed la stulta taoisto siatempe ne konis ilian valoron, se ne paroli pri burokratoj la lokon administranta de la dinastio Qing. Ili nur dekretis al la taoisto, ke li faru konvenan hermetikan rezervon ĉeloke. Tamen la informo pri tiu trezorejo disvastiĝis kaj diversaj rabistoj sin direktis tien.
Sennoma uzanto