Ooststellingwerf: Malsamoj inter versioj
Verdulo (diskuto | kontribuoj) e Nova paĝo: {{Gemeente in Nederland plus| naam = Ooststellingwerf| bestandsnaam vlag = VlagOoststellingwerf.jpg | bestandsnaam wapen = Ooststellingwerf.svg | locatie = LocatieOoststellingwerf | prov... |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 17:42, 19 jun. 2007
Ŝablono:Gemeente in Nederland plus Ooststellingwerf estas komunumo en la nederlanda provinco Frislando. Je la 1-a de julio 2006 la komunumo havis 26 128 loĝantojn sur areo de 226,64 km².
Ooststellingwerf kune kun Weststellingwerf estas parto de la Stellingwerven. Kvankam la komunumo situas en Frislando, oni ĉefe parolas la nederlandan lingvon. Krom tio granda parto de la loĝantoj parolas la regionan dialekton Stellingwerfs, sed sur la strato oni nur malofte aŭdas Stellingwerfs.
La komunumo situas ĉe la limo kun la provinco Drenthe; en la limregiono, sudoriente de Appelscha situas la nacia parko Drents-Friese Wold, kie estas vastaj arbaroj kaj sablodisbloviĝejo, kiu nomiĝas Aekingerzand aŭ Kale Duinen (kalvaj dunoj). La plej alta punkto de la komunumo estas la pinto de la Bosberg (arbarmonto) sur 26,6 m super marnivelo. Je la norda flanko de la komunumo, inter Appelscha kaj Veenhuizen situas la naturregiono Fochteloërveen (torfmarĉejo de Fochteloo).
Vilaĝoj
Nombro da loĝantoj je la 1-a de januaro 2006:
Nederlanda nomo | Stellingwerfsa nomo | Frisa nomo | Loĝantoj |
---|---|---|---|
Oosterwolde | Oosterwoolde | Easterwâld | 9836 |
Appelscha | Appelsche | Appelskea | 4953 |
Haulerwijk | Haulerwiek | Haulerwyk | 3309 |
Donkerbroek | Donkerbroek | Donkerbroek | 1876 |
Oldeberkoop | Berkoop | Âldeberkeap | 1550 |
Makkinga | Makkinge | Makkingea | 1039 |
Waskemeer | Waskemeer | Waskemar | 867 |
Elsloo | Else | Elslo | 649 |
Haule | De Haule | De Haule | 611 |
Fochteloo | De Fochtel | De Fochtel | 449 |
Ravenswoud | Raevenswoold | Ravenswâld | 419 |
Langedijke | Langedieke | Langedike | 293 |
Nijeberkoop | Ni'jberkoop | Nijeberkeap | 274 |
Vilaĝetoj
Krom ĉi tiuj vilaĝoj en la komunum troviĝas jenaj vilaĝetoj:
|
|
|
|
Naturareoj
- Fochtelooërveen (Fochtelervene)
- Delleburen (Delleboeren)