Ringobeka mevo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 18:
La '''Ringobeka mevo''' aŭ [[Delavara mevo]] (''Larus delawarensis'') estas mezgranda [[mevo]], tio estas [[birdo]] de la familio de [[Laredoj]] kaj ordo de [[Karadrioformaj]].
==Disvastiĝo==
La reprodukta medio estas ĉe lagoj, riveroj aŭ marbordoj de suda [[Kanado]] (ĉefe sudorienta) kaj norda [[Usono]]. Ili migras kaj disiĝas iom norde al centra Kanado kaj ĉefe suden al [[Meksika Golfo de Meksikio]], [[Meksikio]], [[Karibo]] kaj la marbordoj de [[Atlantiko]] kaj [[Pacifiko]] de [[Usono]] aŭ la [[Grandaj Lagoj]].
 
La '''Ringobeka mevo''' (''Larus delawarensis'') estas regula vaganto al okcidenta [[Eŭropo]], kaj ĉefe ĉe [[Irlando]] kaj [[Britio]] ĝi ne estas plu klasita kiel raraĵo, kun kelkaj birdoj regule vintrantaj en tiuj landoj.
 
==Aspekto==
Plenkreskuloj estas 43 ĝis 54 cm (mezaveraĝe 50) longaj kun enverguro de 118 ĝis 132 cm kaj pezo de 400 ĝis 700 g; maskloj estas iom pli grandaj ol inoj (300 ĝis 600 g). Ili havas blankajn kapon, kolon kaj subajn partojn kaj relative mallongan '''flavan bekon kun malhela (aŭ nigra) ringo''' antaŭ la pinto. La dorso kaj flugiloj estas helblu- aŭ arĝentgrizaj kaj la kruroj kaj la okuloj estas flavaj (kun ruĝa okulringo). Dumfluge videblas blanka vosto, '''nigraj flugilpintoj kun blankaj etaj speguloj''' kaj blankaj mallarĝaj malantaŭaj flugilbordoj. La '''Ringobeka mevo''' (''Larus delawarensis'') atingas plenkreskulan plumaron post tri jaroj; la aspekto ŝanĝiĝas post ĉiu plumoŝanĝo. Junuloj estas pli brunaj kun malhelaj flugiloj kaj pli malhelaj flugilpintoj kaj unue nigra vosto kaj poste malhela strio antaŭ la vostofino; ili havas nigran bekopinton.