'''Protektorato''' estas parte [[suvereneco|parte suverena]] ŝtata teritorio, kies administrado, eksterlanda reprezento kaj landa defendo subordigatas al alia [[ŝtato]]. Ĝi havas pli grandan aŭtonomion ol [[kolonio]], sed neniel estas aŭtonoma teritorio. Ĝi parencas al dependa ŝtato.
La nocio deriviĝas de la [[Latina lingvo|latina]] participo ''protectum'' = protektata, ofte [[eŭfemismo|eŭfemisme]] uzata.