Unitariismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Mignon (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 5:
Post la falo de la lasta gota regno en la [[9-a jarcento]], oni ne aŭdas pri unitarismaj eklezioj ĝis la [[16-a jarcento]], kiam aperis unu tia en [[Transilvanio]] kaj unu en [[Pollando]]; la membroj de la laste menciita estas ofte nomitaj "socinianoj", kio estas tamen erara, ĉar Faŭsto SOCINO (latina ''Faustus Socinus'', itale ''Fausto Sozzini'') translokiĝis de Transilvanio al Pollando plurajn jarojn post ĝia fondo kaj, kvankam li kunlaboris kun ĝi, neniam membriĝis. En Pollando oni foje nomas ilin "arianoj", sed kontraŭ tio ili mem forte protestis, ĉar kvankam la antikvaj arianoj same kiel ili kontraŭstaris la triunu-dogmon, ili pri aliaj aferoj profunde malsamopiniis. Ili mem plej ofte nomis sin "Polaj Fratoj" (latine ''Fratres Poloni'', pole ''Bracia Polscy'').
 
Fine de la [[18-a jarcento]], preskaŭ cent jarojn post la malapero de la Polaj Fratoj, estis fonditaj unitarismaj eklezioj en [[Usono]] kaj [[Britio]], kie ili ankoraŭ aktivas. La unitara eklezio en [[Ĉikago]] estas artaĵo de la fama [[arĥitekturo|arĥitekturulo]] [[Frank Lloyd WRIGHT]]. La usona [[Universitato Harvard-universitato]] havis jam ĉe sia fondiĝo fortajn ligojn al la unitaristoj.
 
Unitarismajn aŭ mal-triunuismajn teologiojn havas ankaŭ kelkaj eklezioj kiuj ne uzas la vorton "unitarismo", ekzemple la [[atestantoj de Jehovo]] kaj la [[mormonoj]].