Brunkapa mevo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
La '''brunkapa mevo''' (''Larus brunnicephalus'') el la ordo de [[ĥaradrioformaj birdoj]] kaj familio de [[laredoj]] fekundiĝas en okcidenta [[Ŝinĝjang]], [[Ĉinghaj]] kaj [[Tibeto]] kaj travintras en [[Junnan]] kaj eĉ pli sudaj lokoj en Ĉinio. Ĝi videblas ankaŭ en aliaj landoj de Azio.
==Aspekto==
La birdo estas mezgranda (41 ĝis 45 cm), kun griza supra korpo kaj blanka malsupra korpo, bruna kapo kaj ruĝaj beko kaj piedoj. La gebirdoj estas samkoloraj, vintre malaperas bruna koloro sur la kapo, nur ĉirkaŭ la okuloj vidiĝas iom da malhelbrunaj plumoj.
 
==Kutimoj==
La brunkapaj mevoj vivas en lagoj kaj riveroj sur altebenaĵoj. En marto ili translokiĝas al fekundiĝejoj. Ili aktivadas 3-5-ope kaj serĉas fiŝetojn en malprofunda akvo, sed ili ne kapablas plonĝi. En aprilo ili flugas en aroj al insulo kaj tie okupas lokon por konstrui neston.