Biblioteko Butler: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AlexW (diskuto | kontribuoj)
e ligiloj riparis
Linio 3:
 
== Historio ==
Jam antaŭ 1914 [[Brita Esperantista Esperanto-Asocio]] (BEA) havis propran bibliotekon, sed ĝis 1922 nur kelkdek volumojn. En 1922 [[Montagu Christie Butler]] fariĝis ĝia bibliotekisto kaj donacis sian privatan bibliotekon, 380 volumojn. De tiam la biblioteko daŭre kreskis per aldono de libroj donacitaj aŭ aĉetitaj, kaj de ĉiu nova Esperanta libro ĉe apero. M. C. Butler klopodis, ke la biblioteko enhavu laŭ la eblecoj ĉion kun rilato al [[Esperanto]] aŭ al internaci-lingva movado ĝenerale; ankaŭ verkojn pri lingva instruado kaj pri la filologio de naciaj lingvoj; kaj ĉiajn konsulto-librojn.
 
Krom la ĉefa kolekto de libroj (en tri sekcioj laŭ grandoj), troviĝis ankaŭ apartaj kolektoj de broŝuroj, manuskriptoj, fotografaĵoj, prestranĉaĵoj, muziko, poŝt- kaj bild-kartoj, kaj glumarkoj: ĉio pri Esperanto aŭ kun Esperanta teksto. Sur aparta bretaro troviĝis la lastaj numeroj de la Esperanta gazetaro. La jarkolektojn oni bindigis laŭ eblo.
Linio 9:
Ĉio en la biblioteko estis klasita laŭ la decimala sistemo ([[Dewey Decimal Classification]]) kaj la plibonigoj de la [[Internacia Bibliografia Instituto]] en [[Bruselo]]. Laŭ tiu sistemo ĉiu temo ricevis difinitan numeron, kun aldonaj subdividoj por indiko de formo, loko, dato, lingvo, rilato, kaj aliaj vidpunktoj. Por la pri-Esperanta sekcio oni ellaboris apartan klasigon tre detalan. Ĉio en la biblioteko (libroj, broŝuroj, muziko, kaj eĉ gazetartikoloj) estis enskribita en unu komunan indekson. Tiu Klasita Katalogo listis ĉiun eron laŭ numera ordo kaj montris ĉion, kion la biblioteko enhavis pri ĉiu temo. Troviĝis ankaŭ Alfabeta Indekso de titoloj, temoj, kaj nomoj, kiu ebligis ĉion trovi, eĉ sen kompreno pri la sistemo.
 
La ĝeneralan laboron prizorgis la sekretario de BEA, [[Montagu Christie Butler|M. C. Butler]], la gazetan fakon atentis [[E. A. Hawkins]] kaj [[F. B. Elwell]]. La enskriboj en la Katalogo klasiĝis en [[1931]] jene:
 
<table>