Aleksandr Melentjeviĉ Volkov: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: Aleksandro Melentjeviĉ VOLKOV (ruse Александр Мелентьевич Волков; * 2an de julio/14an de julio 1891 en Ust-Kamenogorsk; † 3an de julio 1977 en Moskvo) estis ...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:01, 26 jun. 2007

Aleksandro Melentjeviĉ VOLKOV (ruse Александр Мелентьевич Волков; * 2an de julio/14an de julio 1891 en Ust-Kamenogorsk; † 3an de julio 1977 en Moskvo) estis rusa verkisto. Ĉefe li famiĝis per la porinfana rakonto »La magiisto de la smerald-urbo« kaj la postaj rakontoj pri la »Magia Lando«.

Biografio

VOLKOV naskiĝis en Sibirio. Jam tre junaĝe li okupiĝis pri literaturo. Per la patro li sciiĝis legi jam en aĝo de kvar jaroj. Tial oni lin en lernejo ekakceptis ne en unuan sed tuj en duan klason. Finante sian lernadon en baza lernejo, en aĝo de 12 jaro, li havis la plej bonajn rezultojn de ĉiuj en tiu aĝogrupo. Lia gimnazia ekzamenixo okazis dum unua mondmilito.

Li studis matematikon, poste altlerneje instruis kaj iĝis profesoro pri pli alta matematiko. Dume li eklernis anglan lingvon kaj ekigis traduki anglajn verkojn al rusa lingvo. Inter alie li planis traduki la rakonton »La magiisto de Oz« de la verkisto Lyman Frank BAUM. Tiu traduko grave influis al la verkado de VOLKOV.

Tradukante li jen kaj jen aldonis ion, finfine tute novaranĝis, novkreis kaj la rakonton kaj nomojn de la personoj, tiel verkis memstaran verkon: »La magiisto de la smerald-urbo«. Ĝi unuan fojon publikiĝis en Sovetunio 1939. 1959 ĝi eldoniĝis en tekste revizita formo, krome enestis la kongeniaj ilustraĵoj de Leonid VLADIMIRSKI.

Post la granda sukceso VOLKOV ekde 1963 verkis kvin pliajn rakontojn, daŭigis la fabelon pri la »Magia Lando«.

En la socialismaj landoj – speciale orienta germanio (GDR) – la libroj amplekse eldoniĝis kaj ofte reeldoniĝis. Sed ankaŭ en kapitalismaj landoj – ekz. okcidenta germanio (FRG) kaj Aŭstrio – ili haveblis. Same post fino de la socialisma epoko.

1977 VOLKOV en Moskvo mortis.

Bedaŭrinde ĝis nun ne aperis Esperantlingvaj versioj de liaj verkoj.


Verkoj

La serio pri »La Magia Lando«

»La magiisto de la smerald-urbo« estas la unua verko el tiu serio kaj klare laŭas la verkon de BAUM (»La magiisto de Oz«). La pliaj verkoj konstante temas pri konfliktoj de la aŭ inter la popoloj kiuj vivas en la Magia Lando. La lasta rakonto eĉ sciencfikcias.

Kongenias la ilustraĵoj de la grafikisto Leonid VLADIMIRSKI; ili per sia ĉarmo kontribuis al la granda sukceso de tiuj libroj.

  • La magiisto de la smerald-urbo (Волшебник Изумрудного города; 1939, tekste revizita 1959)
  • Ruzulo Urfin kaj siaj lignaj soldatoj (Урфин Джюс и его деревянные солдаты; 1963)
  • Sep reĝoj subteraj (Семь подземных королей; 1964)
  • Fajro-dio de la Marranoj (Огненный бог Марранов; 1968)
  • Flava nebulo (Желтый туман; 1970)
  • Sekreto pri la kastelo forlasita (Тайна заброшенного замка; 1975)

Ekde 1993 aliaj verkistoj provis daŭrigi la serion.


Aliaj verkoj:

  • Du fratoj (1950)
  • La arkitektoj (1954)
  • Vojaĝo al tria jarmilo (1963)
  • diversaj tradukoj, i. a. verkojn de Jules VERNE


Kalendara rimarko: En la artikolo kelparte estas duoblaj datoj indikitaj. Tio signifas ke indikas la unua tago laŭ juliana, la dua laŭ gregoria kalendaroj. La kalendara ŝanĝo okazis en Rusio 1918.