Enhavo forigita Enhavo aldonita
Novaĵo muzika
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
 
Jen io, kio eble interesas vin: [[:en:Baroque orchestra|Baroque orchestra]] (282 bytes). [[Vikipediisto:Montanesko|Montanesko]] 22:39, 7. Feb 2005 (UTC)
 
Kara Znusgy, tion mi ne konjektis, ke vi trovas ion novan en la a., nur pensis: eble interesa por li kiel malgranda tradukaĵo. (Per kiu dume vi ja pliriĉigis nian vikipedion.) Diskuteblas ĉu la termino estas misgvida. La trovo de tiu artikoleto estis, por tiel diri, flankprodukto. Semajnfine mi iom eksperimentis pri instalado de utilaj ligoj en mia vikipediista paĝo. Per unu klako mi nun venas al [http://en.wikipedia.org/w/index.php?title=Special:Newpages&limit=500&offset=0 la 500 plej novaj anglaj] artikoloj. Ekde tiam mi ĉiutage unu fojon fulme traflugas ilin, pro du motivoj: scivolo kaj maldiligento. Kelkfoje oni renkontas tiel artikolojn novajn (do plej ofte ne tro granda traduklaboro), sed tamen bonajn. Mi jam trovis
kelkajn germanlingvajn pri konstruaĵoj, kiujn mi certe tradukos, aliajn mi notas nur por poste retrovi ilin por tralego, sed ankoraŭ montriĝos ĉu ĉio ĉi estas pli utila ol temporaba. Se vi deziras, mi ankaŭ estonte atentigos vin se mi preterstumblis ekzemple [[:en:Baroque violin|tion]]. [[Vikipediisto:Montanesko|Montanesko]] 07:30, 8. Feb 2005 (UTC)
 
 
== Razilklingo ==