'''Uvularoj''' (aŭ '''uvularajuvulaj konsonantoj''', uvulajaŭ pleoname '''uvularaj konsonantoj''') estas [[konsonanto]]j [[artikulacio|artikulaciataj]] per la malantaŭo de la [[lango]] kontraŭ aŭ apud la [[Palata uvulo|uvulo]], tio estas, pli malantaŭe en la buŝo ol [[Velaro (fonetiko)|velaraj konsonantoj]]. Uvularoj povas esti [[plozivo]]j, [[frikativo|frikativoj]], [[nazala konsonanto|nazala halto]], [[trilo]]j, aŭ [[alproksimanto|alproksimantoj]]. La IFA ne provizas apartan simbolon por la alproksimanto; la simbolo por la voĉa frikativo anstataŭe uzatas. Uvularaj [[afrikato|afrikatoj]] certe fareblas, sed tre maloftas: ili povas troviĝi en kelkaj afrikaj kaj indiĝenaj amerikaj lingvoj.