Bithynia et Pontus: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|right|300px|<center>la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro [[Trajanus]] '''Bithynia et Pontus''' estis provinco de la [[Romia Imperi...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
La provinco ampleksis la nordokcidentan, azian parton de la hodiaŭa ŝtato [[Turkio]], tuj sude de la [[Nigra Maro]]. La [[Bosporo]] kaj la [[Marmora Maro]], kiuj ankoraŭ hodiaŭ dividas la eŭropan parton de Turkio okcidente kaj al azian parton oriente, tiam dividis la provincon oriente de la najbara romia provinco [[Thracia]] okcidente. Sude la limoj de la provinco plurfoje iom ŝanĝiĝis: de okcidento al oriento en la sudo najbaris la pralandoj kaj romiaj provincoj [[Asia]], [[Galatia]] kaj [[Cappadocia]].
 
La nomo "Bithynia kaj Pontus" montras, ke la provinco havis du partojn: la okcidenta parto '''[[Bithynia]]''' (esperante ''Bitinio'') antaŭ la konkero fare de la romia armeo estis sendependa antikva reĝolando, kaj la okcidenta parto '''Pontus''' ekhavis sian nomon pro la proksima [[Nigra Maro]], kiu [[latina lingvo|latine]] nomiĝis ''Pontus Eŭinus''.
 
Dum la provinca reorganizo de la romia imperio fare de la romia imperiestro [[Diokleciano]] la provinco dum la jaro [[295]] dividiĝis al la novaj, pli etaj provincoj ''Bithynia'', ''Paphlagonia'' kaj ''Diospontus''. Ekde la jaro [[395]] la teritorio apartenis al la [[Bizanca Imperio]], kiu komprenis sin en la tradicio de [[Romio]]. La ĉefurbo de la [[Bizanca Imperio]], [[Konstantinopolo]], troviĝis en ''Bithynia''.