Babismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 94:
Ekde la [[23-a de majo]] [[1844]] (5-a de ''Jamádíyu’l-Awwal'' 1260 p.H.) la ''Báb'' deklaris esti la Promesito atendita de la islamanoj por restarigi sur la Tero justecon kaj malaperigi tiranecon kaj subpremadon antaŭ la "Tago de Juĝo".
 
La unua titolo, kiun alprenis ''Siyyid 'Alí-Muh&#803;ammad-i-<u>Sh</u>írází'', estis ''al-Báb'' <ref> Kroniko de Nabil [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro3.html ĉapitro 3-a]</ref>, kies signifo en la araba lingvo estas "la Pordo". Sed tiu titolo estigis miskomprenon de la ŝijaistoj pri liaj pretendoj : pro tio ke la kvar mesaĝistoj de la "Kaŝita Imamo" dum la "Mallonga Kaŝado" tiel titoliĝis kaj ĉar laŭ hadiso <ref>[http://www.al-islam.org/tahrif/cityofknowledge/index.htm al-islam.org]</ref> la Profeto Mohamedo diris "Mi estas la urbo de scio kaj '' 'Alí'' estas ĝia pordo", ili opiniis, ke la ''Báb'' estis peranto inter ili kaj la "Kaŝita Imamo". Tial, kiel rezignon pri liaj pretendoj, la ŝijaistaj religiestroj de Ŝirazo favore akceptis la konfeson de ''Báb'' dum lia pridemandado en [[1845]] <ref>Táríkh-i-Nabíl [http://www.reference.bahai.org/fa/t/nz/DB/db-164.html#pg132]</ref> :
 
<blockquote>" لعنت خدا بر کسی که مرا وکيل امام غايب بداند. لعنت خدا بر کسيکه مرا
باب امام بداند. لعنت خدا بر کسيکه مرا منکر نبوّت حضرت رسول بداند.
لعنت خدا بر کسی که مرا منکر انبيای الهی بداند. لعنت خدا بر کسيکه مرا
منکر امامت امير المؤمنين و ساير ائمّهء اطهار بداند." <ref>Táríkh-i-Nabíl [http://www.reference.bahai.org/fa/t/nz/DB/db-164.html#pg132]</ref></blockquote>
 
<blockquote>"La kondamno de Dio estu sur tiu, kiu konsideras min aŭ kiel reprezentanton de la Imamo aŭ kiel ties pordon. La kondamno de Dio estu ankaŭ sur tiu, kiu akuzas min pri tio, ke mi neis la unuecon de Dio, ke mi malkonfesis la profetecon de Mohamedo, la Sigelo de la Profetoj, ke mi malakceptis la verecon de iuj el la antikvaj senditoj, aŭ ke mi rifuzis ekkoni la gardantecon de '' 'Alí'', la Komandanto de la kredantoj, aŭ de iuj el la imamoj, kiuj postvenis lin." <ref>Kroniko de Nabil [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro8.html ĉapitro 8-a]</ref></blockquote>
 
Fakte li asertis esti NE la "pordo" de la ''Qá'im'', sed tiu "Promesito" mem, la "pordo de Dio" (باب الله ''Báb'u'lláh'') <ref> Kroniko de Nabil [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro3.html ĉapitro 3-a]</ref>, kiel li proklamis dum sia oficiala proceso en Tabrizo julie de [[1848]] <ref>Táríkh-i-Nabíl [http://reference.bahai.org/fa/t/nz/DB/db-315.html#pg283]</ref> :
 
<blockquote>"من همان قائم موعودی هستم که هزار سال است منتظر
ظهور او هستيد و چون اسم او را ميشنويد از جای خود قيام ميکنيد و مشتاق لقای او هستيد و عجّل اللّه فرجه بر زبان ميرانيد براستی ميگويم بر اهل شرق و غرب اطاعت من واجب است." <ref>Táríkh-i-Nabíl [http://reference.bahai.org/fa/t/nz/DB/db-315.html#pg283]</ref></blockquote>
 
<blockquote>
"Mi estas, Mi estas, Mi estas la Promesito! Mi estas Tiu, kies nomon vi dum mil jaroj alpreĝis, je kies mencio vi leviĝis, kies alvenon vi sopiris vidi, kaj la horon de kies Revelacio vi preĝis al Dio rapidigi. Vere Mi diras, estas devige, ke la popoloj de la Oriento kaj la Okcidento obeu Mian vorton kaj ĵuru lojalecon al Mi." <ref>Kroniko de Nabil [http://www.freewebs.com/bahaakredo/cxapitro18.html ĉapitro 18-a]</ref> </blockquote>
 
Sekve li okupis rangon egalan al tiu de la Profeto Mohamedo, per titoloj kiel "Primara Punkto" (''Nuqt&#803;iy-i-Úlá'') <ref>el Epistolo al ''Muh&#803;ammad <u>Sh</u>áh'' en "Sélection des Écrits du Báb" eldonita de M.E.B. (205 Rue du Trône, 1050 Brukselo, Belgio), 1984 D/1547/1984/1 p.11)</ref>, ĉar el tiu punkto devenas ĉio kreita kaj ĉiuj Literoj de la Libro. Jesuo-Kristo estas por la kristanoj la "enkorpiĝinta Vorto" kaj la Profeto Mohamedo estas por la islamanoj la "marŝanta Korano"... por siaj disĉiploj la ''Bab'' estas ankaŭ la manifestiĝo de la dia Vorto, la "Punkto de ''Bayán''" (''Nuqt&#803;iy-i-Bayán'') de la sankta Libro por nova epoko, kaj li titolis siajn 18 unuajn disĉiplojn "[[Literoj de la Vivanto]]". Li konsideris sin kiel "Manifestiĝon de Dio" (en la persa lingvo ''Mazhar-i-iláhí'' = manifestiĝo de la diaj kvalitoj en homa "templo") kaj liaj disĉiploj ankaŭ nomis lin per la titoloj ''H&#803;azrat-i-A'lá'' (Plejalta Ĉeesto), ''Jamál-i-Mubárak'' (Benita Belo), ''H&#803;aqq Ta'álá'' (Plejpotenca Vero), ''S&#803;áh&#803;ibu'z-Zamán'' (la Sinjoro de la Erao), ''<u>Dh</u>ikr'u'lláh'' (Rememoro de Dio) kaj ''Qurrat'ul-'Ayn'' (Konsolo de la Okuloj)